2010/12/05

Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o


Kromnomata al-emâm al-agħzam (La Azama Imamo, La Plej Grandioza Imamo).

Li naskiĝis en Kufato ĉirkaŭ la jaro 81 heĝrata / 700 post la naskiĝo de Jesuo kaj mortis en Bagdado en la jaro 150 H / 767 p.J.

Profesie, li vivtenis sin per komercado de ŝtofoj.

Li havis disĉiplojn en religiaj aferoj, sed ni havas neniun lian rektan verkon, eble krom letero al Osmano al-Batti, en kiu li defendas sian sintenon favoran al erĝaismo (tendenco akcepti, ke grandaj konduteraroj ne nepre forpelas la homojn el la islamanaro). Eble pro tiu sia erĝaismo li estis enkarcerigita en Bagdado ĝis sia morto.

Lia prestiĝo kiel fakiho (rit-juristo) kreskis post lia morto, ĝis oni konsideris lin fondinto de unu el la kvar ĉefaj mazhaboj (skoloj) de fekho (rit-juro) en la sino de sonnatismo.

Oni atribuis al li Mosnadon kiel kolekton de hadisoj, kiujn li ŝajne uzadis en sia instruado.

Li famiĝis pro abunda uzado de rajo (privata opinio) kaj de kiaso (analogia rezonado) antaŭ ol taklido (imitado) de hadisoj iĝis ĉefa modo.

En la jaro 459 H / 1066 p.J. oni konstruis maŭzoleon sur lia tombo en Bagdado. Tiu konstruaĵo donis nomon al la Azama Kvartalo (al-Agħzamija) en tiu urbo.

2010/11/11

Abu/bakr/o


Intima amiko kaj konstanta kunulo de la profeto Mohammad, al kiu li plene fidis eĉ post ties morto, pro kio li ricevis la kromnomon la Seddiko (la Fidanto). La esprimo “la dua el la du” (Korano 9, 40) estas ofte komprenata kiel aludo al li. Li akompanis la Profeton en la elmigro el Makkato al Madinato.

Li anstataŭis la Profeton por gvidi kolektivan namazon, kiam Mohammad malsanis, kio verŝajne estis granda atuto en lia elektiĝo kiel unua kalifo (ĥalifato) post la morto de lia amiko.

Li estis la patro de Aeŝato, edzino de Mohammad.

La islama tradicio rakontas pri liaj milda temperamento, afabla karaktero kaj kompatemo al la venkitoj. Li famiĝis pro sia modesteco kaj pro sia malemo riĉiĝi el la komuna havaĵo.

La ŝiatismo ĝenerale konsideras lin uzurpinto de Alio en la gvida rolo, kiun ĉi tiu devis havi en la komunumo, malgraŭ tio, ke nur parto de la komunumo (precipe la ŝiato de Alio) agnoskis ĉi ties aŭtoritaton.

2010/11/01

abd/o


1. Servanto, laboranto.
Komparu: rabb/o: Mastro.

La homo estas abdo de Allaho, kaj Allaho estas la rabbo de la homo. Alivorte, la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn; kaj Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa vivo. La abdeco (għobudijato) de la homo estas la cisa aspekto de la rabbeco (robubijato) de Allaho: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.

Sed la homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de Mohammad nomiĝas islamo.

2010/04/24

Nur ŝajne nenio nova

Mi konstante provas ĝisdatigi la malnovajn blogerojn, sed tio ne ŝanĝas la datojn de tiuj blogeroj. Tial, se vi deziras konatiĝi kun la plej freŝa versio de ĉi tiu blogo, nepre relegu ĝin ekde la komenco. Sugestoj bonvenas!

2010/04/05

Kategorioj de la ordigita materialo

En la komenco mi planis ordigi la materialon laŭ la sekvaj kategorioj:

Primaraj vortoj:
Ĉefaj vortoj, gravaj eĉ por supraĵa aliro.

Sekundaraj vortoj:
Malĉefaj vortoj, gravaj precipe por pli profunda aliro.

Personaj nomoj:
Kun indiko de pseŭdoafiksoj.

Frazoj:
Prononca adapto plus traduko de la senco.

Alia materialo:
Alia lingva materialo; ekzemple, la supre aluditaj pseŭdoafiksoj.

Tamen, kiam tiu materialo komencis amasiĝi, mi vidis, ke tiu ordigo ne konvenas al granda parto de la materialo. Tial mi revenis al nur alfabeta ordigo. Ĉiu eventuala klasifiko de la materialo, krom la komenclitero, estos parto de la komentoj de la respektivaj kapvortoj.

2010/03/16

Z


zaher/a
1. Ŝajna. Kiel fakvorto, ĝi signifas la eksteran aspekton de iu difinita estaĵo.
Allaho estas zahera; tio estas, ĝi manifestiĝas per ĉiu estaĵo.
Komparu: baten/a.

zak/at/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el distribuado de parto de oniaj posedaĵoj al aliaj, pli bezonantaj, homoj.
Komparu: sadak/at/o.

zat/o
1. Ejno; esenco.
Komparu: ĝaŭhar/o.

zavi/at/o
1. Ĥanekaho, fakirejo; tio estas, trejnejo por moridoj.

zekr/o
1. Rememoro, mencio.
2. Mencio (ĉu voĉa, ĉu senvoĉa) de (nomo de) Allaho. Kiel islama praktiko, ĝi kondukas al la sekreta mistero (sero), tio estas, al la plej profunda esenco, de ĉiu estaĵo; tio estas, al Allaho.

ziar/at/o
1. Vizito.
2. Vizito de mazaro. Tia vizito, kiam ĝi alprenas socian dimension, fariĝas komunuma festivalo, en kiu ofte partoprenas ankaŭ neislamanoj. Pilgrima ziarato kutime okazas en la datreveno de la orso de valio.

Y


y
Mi trovis du uzojn de la latina litero "y":
1-e, por transkribi la araban literon ja'.
2-e, kun cirkumflekso, kaj multe malpli ofte kun tremao (dupunkta horizontala supersigno), por transkribi la araban literon ĝim, kies cetere plej ofta prononco en la nuntempa uzo de la araba lingvo estas "ĵ", kaj multe malpli ofte "g" (ekzemple, en la norda duono de Egiptio, sed ne en la loka uzo de la araba en la berbera oazo Siŭa; kaj en kelkaj vortoj en aliaj lokoj, kiel gles (=li sidis, li loĝis) aŭ gezzar' (=buĉisto) en Maroko).

V


v
Mi uzas "v" por transkribi la araban literon ŭaŭ, kiam ĝi troviĝas antaŭ vokalo.

vahed
1. Unu sola el pluraj. Kiel fakvorto, Allaho estas vahed en rilato al la estaĵoj, sed ahad en si mem.

vali/o
1. Tiu, kiu atingis homan perfektecon kiel enkorpiĝo de virtoj respondaj al esmoj, do sefatoj, de Allaho.
2. (Alia difino) Homo, kies ecoj tiel plene kaj perfekte spegulas la ecojn de Allaho, ke estas malfacile distingi, kie finiĝas lia homeco kaj komenciĝas lia superhomeco.
3. Ĉefa majstro (ŝajĥo) de sufa skolo, kiu plej perfekte enkorpigis la idealon de tiu skolo.

vird/o
1. Tuto de la tekstoj, kiun islamano periode recitas kiel taskon de ehsano.

vodu/o
1. Minora ablucio.
Komparu: gosl/o.

W


w
1. Mi trovis, ke la araba litero ŭaŭ estas ofte transskribata latinlitere kiel w, precipe kiam ĝi ne sekvas la vokalan signon, kiun oni plej ofte transskribas o, ouu. Por legi pri miaj tiurilataj transskribprincipoj iru al mia blogero pri la litero ŭ.

X


x
Mi trovis du uzojn de la latina litero "x" por transkribi arabajn literojn:
1-e, por transkribi la araban literon ŝin, en diversaj lingvoj de la Ibera Duoninsulo (Andaluso): eŭska, kastilia, kataluna, portugala kaj aliaj.
2-e, por transkribi la araban literon ĥa', precipe en transkriboj fare de lingvistoj, verŝajne pro rekta aŭ nerekta influo de la helena khi / ĥi aŭ de la cirila ĥ.

Ŭ


ŭ
Mi transkribas la araban literon ŭaŭ laŭ diversaj manieroj:
1-e, kiel "ŭ" post la sono de "a".
2-e, kiel "u" kiel transkribo de "o" plus "ŭ". Nur esceptokaze mi transkribas "oŭ", se temas pri vorto, kiu ricevas proksimume tian prononcon en iu lingvo, kiel ekzemple la persa "noŭruzo".
3-e, kiel "v" antaŭ vokalo, kiel okazas en pluraj lingvoj, gravaj por la islama kulturo, kiel la persa kaj la turka.

Ŝ


ŝahad/at/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el duopa frazo:
aŝhado an laelahaellallah',
ŭa aŝhado anna Mohammadan Rasulollah';
tio estas: mi ŝahadas (atestas), ke estas neniu dio, sed Allaho estas; kaj mi ŝahadas, ke Mohammad estas rasulo de Allaho.

ŝajĥ/o
1. Maljunulo. Kiel fakvorto: majstro.

ŝaraf/o
1. Alta rango de honoro.
Komparu: erd/o.

ŝari/at/o
1. Islama leĝaro sur la bazo de la Korano kaj de la Sonnato, komprenataj el jura vidpunkto.
Komparu: fekh/o.

ŝi/at/o
1. Partianaro.
2. Partianaro de Ali kiel sola legitima posteulo de Mohammad kiel imamo de la islama komunumo. Ĝi konsistas el diversaj skoloj aŭ partioj, el kiuj la plej vaste konataj estas la Dekduanoj kaj la Sepanoj aŭ Ismailanoj.
Komparu: sonn/at/o.

ŝi/at/an/o
1. Partiano de Ali kiel sola legitima posteulo de Mohammad kiel imamo de la islama komunumo.
Komparu: sonn/at/an/o.

ŝi/at/ism/o
1. Doktrinoj de la ŝiato.
Komparu: ĥareĝ/ism/o, sonn/at/ism/o.

ŝi/at/ist/o
1. Sekvanto de ŝiatismo.

T


tafsir/o
1. Komento de korana teksto por komprenigi ties laŭvortan signifon.
Komparu: tavil/o.

taklid/o
1. Imitado en fekho.
2. Sekvado de majstro, kiun oni taklidas.
3. Tradicio.

taleb/o
1. Studento.
2. Studento de iu aŭ pluraj islamaj religiaj sciencoj.
3. Ano de politika movado, konata kiel talebismo aŭ talebarismo, kiu strebas al starigo de diktatoreca, terora reĝimo por apliki pretendate islamajn regulojn en la publika kaj privata vivoj de la regata socio.

Tiu movado naskiĝis en Afganio en la komenco de la 15-a jarcento post la Heĝrato, tio estas, en la fino de la 20-a jarcento post la naskiĝo de Jesuo, kaj ĉiam uzadis perforton por altrudi sian regpotencon unue en Afganio kaj poste ankaŭ eksterlande, precipe, sed ne nur, en Pakistano.

La ĉefaj fontoj de la talebismo estas, unuflanke, la politikaj interpretoj de la instruoj de la Deobanda skolo, favoraj al malamo de ĉio fremda kaj al socia apartismo kaj superregado de tiuj islamanoj, kiuj komprenas islamon kvazaŭ politikan movadon; kaj la alia ĉefa fonto estas kelkaj malnovaj kutimoj el la sudo de Afganio, delonge kutimiĝinta al hierarkiaj rilatoj en profunde malegalisma socio.

tarik/at/o
1. Metodo. Kiel fakvorto, ĝi estas metodo de ehsano, kaj ankaŭ la tuta sekvantaro de majstro de iu tarikato.
Komparu: mokaddam/o, selsel/at/o.

tasaŭvof/o
1. Sufado.

taŭhid/o
1. Unuigo.
2. Aserto, ke estas neniu dio, sed estas Allaho.

taŭhid/an/o
1. Homo, kiu asertas, ke estas neniu dio, sed estas Allaho.
Alternativa formo: movahed/o.
Komparu: almohad/o.

tavil/o
1. Komento de korana teksto por komprenigi ties originan signifon.
Komparu: tafsir/o.

U


ulem/o
1. Molao, fakulo pri sciencoj de islamo.

S


sadak/at/o
1. Volonta almozaĵo.
Komparu: zak/at/o.

salek/o
1. Memvola vojaĝanto al Allaho. Li sekvas metodan padon al sia celo, konsistantan el diversaj praktikoj.
Alternativa formo: soluk/ant/o.
Komparu: maĝzub/a.

sanad/o
1. Listo de laŭvicaj rakontantoj de hadisoj, ekde la unua rekta atestanto ĝis la homo, kiu rakontas ĝin al ni (aŭ al la skribanto).
Komparu: mosnad/o.

saŭm/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el strikta fastado dum la lumhoroj en ramadano (la naŭa monato de la islama lunkalendaro).

seddik/o
1. Fidanto. Kromnomo de Abubakro pro lia emo konfirmi la asertojn de Mohammad, kiel ajn nekredeblaj ili povus esti por aliaj homoj.

sef/at/o
1. Eco de Allaho. Oni esprimas sefaton per esmo (nomo de Allaho).

selsel/at/o
1. Ĉeno. Kiel fakvorto, ĝi estas la ĉeno de majstroj de iu tarikato, ekde Mohammad ĝis iu difinita disĉiplo.
Komparu: mokaddam/o.

ser/o
1. Sekreta mistero, plej profunda esenco, de ĉiu estaĵo; tio estas: Allaho.
Komparu: zekr/o.

soĝud/i
1. Tuŝi la teron aŭ la plankon per la frunto.

soluk/o
1. Memvola vojaĝo al Allaho. Oni sekvas metodan padon al sia celo, konsistantan el diversaj praktikoj.

somon/o
1. Okono de hezbo (tio estas, de sesdekono de la Korano).
Komparu: ĝoz/o, nesf/o, robo/o.

sonn/at/o
1. Kutima maniero fari ion.
2. Kutima maniero, kiel Mohammad kondutis en sia ĉiutaga vivo.
3. La Ahlo de Sonnato kaj Ĝamaato estas tradicia nomo por tiuj islamanoj, kiuj ne akceptas la pretendojn al ekskluziveco aŭ supereco fare de aliaj islamanoj, precipe de la ŝiato. Oni ofte uzas la vortojn sonn(at)ismo kaj sonn(at)istoj aŭ sonn(at)anoj por paroli pri ilia doktrinaro kaj pri ili mem. Ankaŭ kelkaj ekskluzivemaj islamanoj uzas tiun saman nomon por si mem.
Alternativa formo: son/at/o.
Komparu: hadis/o.

suf/o
1. Lano.
Kiel fakvorto, ĝi samsignifas kun ehsano.
Kiel praktiko, eblas diri, ke sufantoj sufadas.
Kiel instruo, eblas diri, ke sufistoj sekvas sufismon.
En ĝenerala, senkontura senco, ni povas paroli pri sufuloj.
Komparu: tasaŭvof/o.

suf/ism/o
1. Instruo de tiuj, kiuj provas fari kiel simbole faras la materiaj sufuloj, nome la ŝafoj: plene submeti sian nuran bestecon (korpon kaj animon) al supera principo, nome al la spirito.

sur/at/o
1. Ĉiu el la ĉapitroj de la Korano. Ĉiu surato konsistas el nombro da ajatoj.

R


rahim/a
1. Patrineca.
Komparu: rahm/at/o, rahman/a.

rahm/at/o
1. Patrineco.
Komparu: rahim/a, rahman/a.

rahman/a
1. Senlime patrineca.
Komparu: rahim/a, rahm/at/o.

raj/o
1. Privata opinio en fekho.

ramadan/o
1. Nomo de la naŭa monato en la islama lunkalendaro. Ĝi estas la tempo de rita fasto (saŭmo) kaj de nozulo de la Korano.

rasul/o
1. Sendito, kiu havas difinitan mision.
2. Fondinto de kompleta religio.
Komparu: nabi/o.

rebat/o
1. Ligaĵoj (por ligi ĉevalojn).
2. Ĉevalejo.
3. Kazerno.
4. Landlima kastelo, eĉ kastelurbo.
5. Ĥanekaho, zaviato.
Alternativa formo: ribat/o.

rebat/an/o
1. Tiu, kiu ĝehadas en rebato.
Alternativa formo: morabet/o.
Komparu: almoravid/o.

robo/o
1. Kvarono de hezbo (tio estas, de sesdekono de la Korano).
Komparu: ĝoz/o, nesf/o, somon/o.

ruh/o
1. Spirito; tio estas, neindividua principo reganta la mondon de individuaj estaĵoj. Alinome: aklo.

M


ma/
1. Araba prefikso por lokoj, tempoj kaj (malpli ofte) agoj.

Madin/at/o
1. Urbo en okcidenta Arabio, al kiu Mohammad elmigris (heĝris, aŭ heĝiris), kiam oni persekutis lin kaj lian komunumon en Makkato. Etimologie, "La Urbo (de Mohammad)", ĝis tiam konata kiel "Jasreb".
Alternativaj formoj: Madin/o, Medin/o.

magfer/at/o
1. Kovrado de akiritaj difektoj, kvazaŭ restarigo en la origina naturo (fetrato). Sinonimo (samsignifa vorto) de gofrano.

maĝzub/a
1. Pretervole altirita al Allaho. Allaho mem altiris lin al si senkonsidere pri lia volo. Li restas altirita, kvazaŭ li ne revenis el sia vojaĝo; tial li povas ŝajni freneza laŭ la komuna saĝo, interalie ĉar li ne kapablas manifesti sian spiritan staton laŭ komprenebla maniero.
Komparu: salek/o.

mahĝub/a
1. Kovrita per heĝabo.

Mahomet/o
1. Formo de la nomo de Mohammado, sur kiu baziĝas la zamenhofa "mahometanoj" en lia cenzurita Preĝo sub la verda standardo (Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj / Ni ĉiuj de Di' estas filoj.)

mahomet/an/o
1. Islamano. Tiu formo estas evitinda, se oni akceptas la memkomprenon, ke Mohammad ne inaŭguris novan religion, sed nur restarigis la ĉiaman religion en la triopa senco de: sanaj rilatoj inter la homo kaj la sola dio, inter la homoj reciproke kaj interne de ĉiu homo.

mahomet/ism/o
1. Islamo. Tiu formo estas evitinda, se oni akceptas la memkomprenon, ke Mohammad ne inaŭguris novan religion, sed nur restarigis la ĉiaman religion en la triopa senco de: sanaj rilatoj inter la homo kaj la sola dio, inter la homoj reciproke kaj interne de ĉiu homo.

makam/o
1. Daŭra stato sur la vojo al Allaho.
Komparu: hal/o.

Makk/at/o
1. Urbo en okcidenta Arabio, en kiu Mohammad naskiĝis. Tie estas la Kaabato.
Alternativaj formoj: Makk/o, Mekk/o.
Komparu: Bakk/at/o.

malak/o
1. Ĉiu ero de la anima mondo (malakuto), kiu ordigas la korpan mondon (molkon) laŭ determino de la spirita mondo (ĝabaruto).

malakut/o
1. La anima mondo.
Komparu: ĝabarut/o, nafs/o, malak/o, molk/o.

maref/at/o
1. Scio de la vera naturo (hakikato) de ĉio ekzistanta.

masĝed/o
1. Etimologie, soĝudejo.
2. Namazejo. Historie, ĝi estas ne nur ia templo aŭ aŝramo, sed ankaŭ centro de socia vivo. Ĝia unua modelo estis la korto de la hejmo de Mohammad en Madinato.

mastr/o
1. Ofta traduko de rabbo.

masum/a
1. Protektata kontraŭ eraroj en agadoj kaj opinioj.
Komparu: esm/at/o.

maŭled/o
1. Naskiĝtago de Mohammad. Kelkaj islamanoj festas ĝin kiel grandan okazon je la dekdua tago de la unua rabeo (la tria monato de la islama lunkalendaro).

mazar/o
1. Vizitejo.
2. Tombo de valio, kiun oni vizitas por serĉi lian barakaton.
Komparu: ors/o, ziar/at/o.

mazhab/o
1. Skolo de fekho (ritjuro). En la sonn(at)ismo plej konataj estas kvar mazhaboj: hanbalismo, hanif(at)ismo, malekismo kaj ŝafeismo. Kelkfoje oni mencias ĝafarismon aŭ imamismon kiel kvinan mazhabon propran de la dekduana ŝiato.

mehrab/o
1. Niĉo en muro de moskeo, kiu montras la keblaton (la plej mallongan direkton al la Kaabato, kiu estas en Makkato).

mesr/o
1. Armea tendaro, kiu poste fariĝis granda urbo.

minar/o
1. Turo, el kiu muezino tradicie vokas al namazo. Tiu formo de la vorto estas retroderivita el la oficiala "minareto" imite al sugesto de Probal Daŝgupto en lia traduko de Dormanta hejmaro, de Manashi Dasgupta (fakte, lia patrino).

minar/et/o
1. Malgranda, svelta minaro.

minar/eg/o
1. Grandega, masiva minaro.

mirza
1. Amirido, tio estas, princo.

moazzen/o
1. Muezino.

Mohamed/o
1. Alia formo de la nomo Mohammad, apud Mahometo, en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Mohammad/o
1. La araba rasulo, kies instruo estas konata en nia epoko per la nomo "islamo".
Alternativaj formoj: Mahomet/o, Mohamed/o.

Mohammad/on Rasul/o/llah'
1. Mohammad estas rasulo de Allaho. Tiu frazo estas la dua duono de la ŝahadato.

mohdas/at/o
1. Kio ajn ne ekzistis antaŭe kaj ekestas ekde difinita momento.
2. Religia elpensaĵo, kiu ne kongruas kun la instruoj de Mohammad.
Komparu: bed/at/o.

mohsen/o
1. Ehsanano.

mokaddam/o
1. Reprezentanto de ŝajĥo de tarikato.
Alternativa formo: mokadam/o.

mola/o
1. Ulemo, fakulo pri sciencoj de islamo.

molk/o
1. La korpa mondo.
Komparu: ĝabarut/o, malakut/o.

morabet/o
1. Rebatano.
Komparu: almoravid/o.

morid/o
1. Aspiranto sur la vojo de ehsano per iu difinita tarikato aŭ metodo.
Komparu: erad/at/o, ŝajĥ/o.

moshaf/o
1. Materia ekzemplero de la Korano. Tradicie, surpapera ekzemplero de la Korano.

moske/o
1. Masĝedo.

moslem/o
1. Islamano.

mosnad/o
1. Kolekto de hadisoj kun sanado.

movahed/o
1. Taŭhidano.
Komparu: almohad/o.

muezin/o
1. Homo, kiu vokas al namazo per sia voĉo. La unua muezino el la kunularo de Mohammad estis Bilalo, liberigita eksa sklavo, konata interalie pro sia bela voĉo.
Alternativa formo: moazzen/o.

mufti/o
1. Homo, kiu kuraĝas respondi al demando pri fekha (ritjura) afero.

mula/o
1. Islama religia erudiciulo.

mumen/o
1. Imanano.

muzulman/o
1. Islamano. Tiu vorto kelkfoje havas gentan signifon.

O


ol
1. Deriva pseŭdosufikso kuniganta du substantivajn radikojn en genitiva rilato de posedato plus posedanto. Ĝi estas retroanalizebla kiel la substantiva finaĵo "o" plus la elizia formo de la artikolo.
Ekzemplo: ahl/ol/bajt/o.

Omar ebn al-Ĥattab’
1. Nomo de la dua kalifo de la islama komunumo.

omm/at/o
1. Nacia komunumo. Oni ofte uzas tiun vorton por signifi la tutan islamanan komunumon.

omr/at/o
1. Eta Pilgrimado, kiu postulas malpli striktajn kondiĉojn ol la Granda Pilgrimado (haĝĝo).

ors/o
1. Geedziĝa festo.
2. (Figursence) Morto de valio; nome, ĉar tiam la amanto kaj la amanto finfine kuniĝas (laŭ iuj) aŭ fariĝas unu (laŭ aliaj).

Osman' ebn Affan'
1. Nomo de la tria kalifo de la islama komunumo.

N


nabi/o
1. Granda majstro de religio. Diferenco inter rasulo kaj nabio estas, ke rasulo inaŭguras novan kompletan religion, dum nabio havas mision interne de jam difinita religio. Tamen la misio de rasulo kaj la misio de nabio estas ne elektitaj, sed revelaciitaj.
Komparu: rasul/o.

nafs/o
1. La principo de unuopeco (individueco) de iu difinita estaĵo. Rilate al la korpo, ĝi estas aktiva principo; rilate al la spirito, ĝi estas pasiva principo.
Komparu: akl/o, ruh/o.

namaz/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el difinitaj movoj, paroloj kaj meditoj.
Komparu: doa/o.

nar/o
1. (Infera) Fajro.

nasut/o
1. La distinge homa naturo.

nekab/o
1. Masko apogata sur la nazo kaj kovranta la okulojn, krom respektivaj fendoj por vidi.
Komparu: borku/o, heĝab/o, ĥemar/o.

nesf/o
1. Duono de hezbo (tio estas, de sesdekono de la Korano).
Komparu: ĝoz/o, robo/o, somon/o.

Noŭruz/o
1. Novjara tago de la persa kalendaro. Ĝi koincidas kun la printempa ekvinokso en la norda hemisfero de la Tero.

nozul/o
1. Descendo.
2. Descendo de la revelacio en difinita momento, iel simile al vojaĝanto, kiu descendas el sia veturilo kaj haltas en sia vojaĝo.

Q


q
1. Ofta latinliterigo de senvoĉa uvula-velara plozivo. Ekzistas diversaj aliaj prononcoj: voĉa, velara, glota..., apud la norma, priskribita versio. En ĉi tiu blogo mi kutime uzas "k", eĉ se tio malaperigas diferencon inter ĉi tiu konsonanto kaj la senvoĉa palata-velara plozivo, plej ofte transskribata kiel "k".

P

K


Kaab/at/o
1. La templo de Allaho en Makkato. Ĝi estas la akso (kaabo), ĉirkaŭ kiu la islama komunumo (la ommato) rondiras kaj al kiu ĝi direktas sian namazon. Ĝi estas la materia manifestiĝo de la spirita kaabato, ĉirkaŭ kiu la tri mondoj (la molko, la malakuto kaj la ĝabaruto) rondiras.
Alternativa formo: Kaab/o.
Komparu: kebl/at/o.

kabd/o
1. Kunprema malvastiĝo spirita, anima aŭ korpa: tio estas, resendo de la diverseco de tiuj tri aspektoj de la realo al la komuna principo de ĉio reala.
2. Fazo de malĝojo pro spirita malvastiĝo de la animo de vojaĝanto (saleko).
Komparu: bast/o.

kadar/o
1. Mezuro, kapablo, potencialo. Tio, kio fakte povas estiĝi el iu difinita estaĵo: ties destino, kiun nur doao povas ŝanĝi. La "destuno" (la estunta destino).

kadi/o
1. Komunuma juĝisto.

kafer/o
1. Kofranto. Tiu, kiu kaŝas la Veron maldanke, forrifuzante la Realon kaj sindone al la batelo (malrealo).

kalif/o
1. Ĥalifato.

kamel/a
1. Kompleta, perfekta.

karim/a
1. Nobla ĉar donema.

kaŝf/o
1. Senvualigo. Kiel fakvorto, la kaŝfo de la mahĝuba estas intuo kaj rekta sperto (ŝahadato) de la Hakko (Plej Lasta Vero de Ĉio) aŭ de la hakikato de iu difinita estaĵo.

kebl/at/o
1. Direkto de la Kaabato, en Makkato. Tiu direkto, al la Harama Masĝedo (La Respektinda Moskeo), estas la dua keblato; la unua keblato estas la direkto al la Aksa Masĝedo (La Plej Fora Moskeo) en la urbo Kodos (Jerusalemo).
Alternativa formo: kibl/o.

ketab/o
1. Io ajn firme decidita de Allaho.
2. Iu ajn instruo kondukanta al plena manifestiĝo de la potencialo de la konsciaj estaĵoj. Tiaj instruoj havas diversajn aspektojn kongrue kun la diversaj aspektoj de la diversaj konsciaj estaĵoj. Ĉiu instruo estas taŭga por iu difinita tipo de konsciaj estaĵoj. Kelkaj instruoj estas pli universalaj ol aliaj.

kias/o
1. Analogia rezonado en fekho.

kibl/o
1. Keblato.

Kodos
1. La urbo de la Aksa Masĝedo, kutime identigata al Jerusalemo.

kofr/o
1. Kovri kaj kaŝi la Realon maldanke.
Alternativa formo: kufr/o.

kon!
1. "Estu!" Ordono far Allaho, ke io ekestu. Sen tiu ordono, nenio povas ekesti. En tiu kunteksto, Allaho estas tio, pro kio iu difinita estaĵo inklinas al ekzisto anstataŭ neekzisto.
Komparu: amr/o.

Koran/o
1. Ketabo transdonita de Ĝebrilo al Mohammad.

Korban/o
1. Granda Bajramo, Festo de Ofero, kiel lasta rito de la Haĝĝo (Granda Pilgrimado).

kotrob/o
1. Ĝenno kapabla alpreni diversajn formojn, kiu subite detruas ion aŭ iun.
Komparu: gul/o.

kufr/o
1. Kofro de kafero.

L


la/elah/a/ella/llah'
1. "Estas neniu (vera) elaho krom Allaho". Tiu frazo estas la unua duono de la ŝahadato.

lah
1. Fakultativa (libervola) formo de la radiko "allah" / "alah" en arabdevenaj kunmetitaj vortoj, kiam ĝi ne estas la unua ero de la vorto.
Ekzemplo: Abd/ol/lah/o. Komparu: Abd/alah/o, Abd/allah/o.

lahut/o
1. La agado de Allaho. La ekstroversa (alekstera) aspekto de Allaho. La relativa aspekto de Allaho, en rilato kun la mondaro (kiel rabbo de la alamaro: ĝabaruto, malakuto kaj molko).

llah
1. Alia formo de la radiko "allah" (vidu lah).
Ekzemplo: Abd/o/llah/o.

I


Iblis/o
1. Ebliso.

Ibrahim/o
1. Komuna praulo de tuta familio da profetoj, kiuj predikis diversajn porokazajn ritojn de la sola religio, poste restarigita de Mohammad. Plej konataj liaj profetaj idoj estas Moseo kaj Jesuo, el lia duenaskito Isaako (Ishako / Eshako), kaj Mohammad, el lia unuenaskito Ismaelo (Ismailo / Esmailo).
Alternativaj formoj: Abraham/o, Ebrahim/o.

iĝtihad/o
1. Eĝtehado.

iĥlaso
1. Eĥlaso.

imam/o
1. Estro: namazestro aŭ ĝamaatestro.
Alternativa formo: emam/o.

iman/o
1. Sekurigo. Kiel fakvorto, ĝi konsistas el tio, ke homo sekurigas sin per diversaj sekurigiloj: Allaho, ties malakoj, ties ketaboj kaj ties rasuloj.
Komparu: ehsan/o, islam/o.

in
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj kunmetitaj vortoj, kiu havas personan pluralan signifon, ne nepre nur viran.
Ekzemplo: Amir/al/mumen/in/o.

islam/o
1. Pacigo. Kiel fakvorto, ĝi estas ritaro konsistanta el kvin arkanoj.
Alternativa formo: eslam/o.
Komparu: ehsan/o, iman/o.

islam/an/o
1. Ano de islamo, ĉu en ĝenerala senco, ĉu en faka senco.

islam/ism/o
1. Iu ajn ismo, kiu iel rilatas al islamo, ĉu vere, ĉu pretende.

islam/ist/o
1. Islamismano.

islam/olog/o
1. Fakulo pri islamo.

islam/ologi/o
1. Faka studo pri islamo.

J


Jasreb
1. Nomo de la urbo, kiu ricevis la nomon "Madinato" (Medino), kiam Mohammad elmigris al ĝi. Ĝi estis terkultivada oazo, granda procento el kies loĝantaro estis judaj araboj.

Ĵ

H


habib/a
1. Amata; kara.

hadis/o
1. Novaĵo.
2. Novaĵo pri ago, diro aŭ aprobo de Mohammad.
Komparu: sonn/at/o.

hadr/at/o
1. Ĉeesto.
2. Ĉeesto de Allaho (ekzemple: kiam homo kontemplas la ecojn / sefatojn / nomojn de Allaho).
3. Ĉeesto en kolektiva zekro-seanco.

haĝĝ/o
1. Granda Pilgrimado, unu el la kvin arkanoj de islamo. Kiu jam haĝĝis, tiu ricevas alnomon "haĝĝulo". Ekzemple: "Sinjoro haĝĝulo, ĉu via haĝĝa moŝto bonvolus estri la namazon?"
Alternativa formo: haĝ/o
Komparu: arkan/o, omr/at/o.

hahut/o
1. La esenco de Allaho. La introversa aspekto de Allaho. La absoluta aspekto de Allaho.

hakik/at/o
1. La esenca realo de ĉiu estaĵo.

hakk/o
1. Realo.
2. Allaho tiom, kiom ĝi distingiĝas disde la estaĵoj (ĥalko).

hal/o
1. Nedaŭra stato sur la vojo al Allaho.
Komparu: makam/o.

halal/o
1. Io, al kio oni povas libere aliri sendepende de difinitaj kondiĉoj.
Komparu: haram/o.

hamd/o
1. Meritita laŭdo.

haram/o
1. Io, al kio oni povas aliri depende de difinitaj kondiĉoj.
Komparu: halal/o.

hasan/a
1. Bela kaj bona.

heĝab/o
1. Vualo.
2. Kapvesto, kiu kovras la hararon, la orelojn kaj la kolon, kaj malkovras la vizaĝon. Ĝi estas simbolo kaj zekro de:
3. La vualo, kiu distingas Allahon disde la estaĵoj.
Komparu: borku/o, ĥemar/o, mahĝub/a, nekab/o.

heĝir/o
1. Heĝrato.

heĝr/at/o
1. Elmigro de Mohammad el Makkato ĝis Madinato.
Alternativa formo: heĝir/o.

hemm/at/o
1. Aspiro, decido.

hezb/o
1. Duono de ĝozo (tio estas, de tridekono de la Korano).
Komparu: nesf/o, robo/o, somon/o.

hoĝĝ/at/o
1. Demonstra argumento kaj referenco.
Komparu: borhan/o.

hoĝĝ/at/al/islam/o
1. Alparolmaniero por ŝiataj alemoj, origine kiel honora mencio, tamen poste kiel posteno en ŝiata hierarkio sub la nivelo de ajatallaho. Oni, teorie, rekonas al ajatallaho aŭtoritaton por eĝtehado, dum al hoĝĝatalislamo tute ne.

huri/o
1. Personaspekta prezento de virinkaraktera parulo de homo aŭ ĝenno en la Paradiza Ĝardeno (ĝannato).
Komparu: golam/o.

Ĥ


ĥalif/at/o
1. Posteulo de Mohammad kiel gvidanto de la islama komunumo.
Alternativa formo: kalif/o.
Komparu: imam/o, nabi/o, profet/o, rasul/o, ŝajĥ/o.

ĥalk/o
1. La estaĵoj tiom, kiom ili distingiĝas disde Allaho (hakko).

ĥanekah/o
1. Zaviato, fakirejo; tio estas, trejnejo por moridoj.

ĥemar/o
1. Vestaĵo, kiu kovras la kapon, la kolon kaj la supran duonon de la trunko, sed ne la vizaĝon.
Komparu: borku/o, heĝab/o, nekab/o.

F


fakih/o
1. Ritjuristo.
Komparu: fekh/o.

fakir/a
1. Malriĉa; bezonanta.
2. Eco de tiu, kiu bezonas Allahon.
3. Eco de tiu, kiu konscias sian bezonon je Allaho.
4. Eco de tiu, kiu praktikas metodan padon al Allaho (tarikaton).
Komparu: derviŝ/o, fakr/o, gani/a.
Noto: Oni ofte trovas la vorton "fakiro" en la senco de "fakirulo".

fakr/o
1. Bezono je Allaho; fakireco.
Komparu: derviŝ/o, fakir/a, gani/a.

fana/o
1. Malapero.
2. Malaperemo, nedaŭremo.
3. Pasema eco de ĉio ekzistanta.
Komparu: baka/o.

fast/o
1. En la islamaj tradicioj ekzistas diversaj fastoj, kiuj estas la materia aspekto de rito nomata saŭmo. Islamo, kiel fakvorto, inkluzivas kvin arkanojn, unu el kiuj estas ramadana saŭmo dum la taglumo de la monato ramadano. Aliaj saŭmoj ne estas arkanoj de islamo, sed nur volonta praktiko; ekzemple, la tagon de aŝurao, aŭ la lundojn kaj ĵaŭdojn de ĉiu semajno.

fekh/o
1. Ritjuro sur la bazo de ŝariato kaj de opinioj de difinitaj juristoj.
Komparu: fakih/o, ŝari/at/o.

fest/o
1. Bajramo.
2. Festivalo, ĉu publika, ĉu privata.

fetn/at/o
1. Malharmonio, ĉu interne de homo, ĉu en interhomaj rilatoj, ĉu en tuta socio. Fetnato povas manifesti sin kiel tenton, provokon, militon, ktp.

fetr/at/o
1. Origina, sekve do pura kaj perfekta, naturo de iu difinita estaĵo.

G


gani/a
1. Riĉa; tia, ke li/ŝi/ĝi bezonas nenion. En la islamaj tradicioj, nur Allaho estas absolute gania; aliaj estas nur relative ganiaj.
Komparu: fakir/a, fakr/o.

gofran/o
1. Kovrado de akiritaj difektoj, kvazaŭ restarigo en la origina naturo (fetrato). Sinonimo (samsignifa vorto) de magferato.

golam/o
1. Personaspekta prezento de virkaraktera parulo de homo aŭ ĝenno en la Paradiza Ĝardeno (ĝannato).
Komparu: huri/o.

gosl/o
1. Majora ablucio.
Komparu: vodu/o.

gul/o
1. Ĝennino kapabla alpreni diversajn formojn, kiu subite detruas ion aŭ iun.
Komparu: kotrob/o.

Ĝ


ĝabarut/o
1. La spirita mondo.
Komparu: malakut/o, molk/o, ruh/o.

ĝalal/o
1. Rigoro. Kiel fakvorto, ĝi estas la kuntiriĝa aspekto de ĉio ekzistanta. Alivorte: kabdo.
Komparu: ĝamal/o.

ĝama/at/o
1. Komunumo.

ĝamal/o
1. Belo. Kiel fakvorto, ĝi estas la ekspansia aspekto de ĉio ekzistanta. Alivorte: basto.
Komparu: ĝalal/o.

ĝann/at/o
1. Paradiza ĝardeno.

ĝaŭhar/o
1. Substanco; la materia "principo" de iu difinita estaĵo.
Komparu: ejn/o, zat/o.

Ĝebril/o
1. Nomo de la malako, kiu transdonis la Koranon al Mohammad.

ĝehad/o
1. Alstrebo. Kiel fakvorto, Granda Ĝehado estas spirita alstrebo; Eta Ĝehado estas materia alstrebo.
Alternativa formo: ĝihad/o.

ĝenn/o
1. Subtila estaĵo kun propra volo, kapabla alpreni diversajn formojn kaj plenumi pezajn taskojn. Lia materio estas senfuma fajro (komparu kun la homoj, el koto, kaj kun la malakoj, el lumo). Kelkaj ĝennoj survojas al la Ĝannato kaj kelkaj aliaj al la Fajro. Ankaŭ Ebliso estas ĝenno. Komparu la salamandron (fajran feon) en la instruoj de Paracelso.
Alternativaj formoj: ĝin/o, ĝinn/o.
Komparu: efrit/o.

ĝihad/o
1. Ĝehado.

ĝin/o
1. Ĝenno.

ĝinn/o
1. Ĝenno.

ĝoz/o
1. Tridekono de la Korano.
Komparu: hezb/o, nesf/o, robo/o, somon/o.

E


e
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj kunmetitaj vortoj, kiu indikas, ke la ĵusa vort(er)o estas en nomdependa rilato kun antaŭa vort(er)o.

ebad/at/o
1. Rita aŭ nerita ebadaĵo. Ebadi estas manifesti trajtojn, per kiuj oni povas rekoni Allahon kiel la solan veran elahon. Tiuj trajtoj estas diversaj nomoj de Allaho: jen molkaj, jen malakutaj, jen ĝabarutaj.

Eblis/o
1. Personigo de tio, kio aperigas la nerealan kiel realan, kaj la realan kiel nerealan.

ebn
1. Araba vorto antaŭmetita al la nomo de ies patro, malpli ofte patrino; ĝi signifas "filo (de)".
Komparu: bent.

efrit/o
1. Lerta kaj potenca homo aŭ ĝenno, plej ofte malica kaj malbonvola. Pli ofte ĝenno ol homo.
2. Malofte: la senkorpa animo de homo, kiu mortis perforte kaj violente, kaj hantas sian mortolokon.
Komparu: ĝenn/o.

eĝtehad/o
1. Strebo por derivi "branĉajn" regulojn el la "radikaj" (aslaj) fontoj de islamo.
Alternativa formo: iĝtihad/o.

ehsan/o
1. Sinteno, ke la homo ebadas Allahon, kvazaŭ li/ŝi vidus ĝin; nome ĉar, eĉ se li/ŝi ne vidas Allahon, tamen Allaho vidas lin/ŝin.
Komparu: iman/o, islam/o.

eĥlas/o
1. Ekskluziva sindono al io aŭ al iu.
2. Nomo de la 112-a surato de la Korano, ofte konsiderata kiel resumo de unu triono de la Korano, nome, de la sana rilatado inter la abdo kaj la rabbo. La du aliaj trionoj temas pri la sanaj rilatoj inter la abdoj, kaj pri la sanaj rilatoj de ĉiu abdo kun si mem.

ejd/o
1. Bajramo.

ejn/o
1. Etimologie, "okulo" kaj "fonto" (el kiuj fluas la konata viviga fluaĵo). Esenco de iu difinita estaĵo; ties arketipo aŭ principa ebleco mem. Alinome: zato.
Komparu: ĝaŭhar/o.

elah/o
1. Kio ajn proponas sin por esti ebadata. Fundamenta bazo de islamo estas atesto, ke estas neniu legitima elaho krom Allaho (la sola vera elaho).

emam/o
1. Imamo.

emir/o
1. Amiro.

erad/at/o
1. Aspiro sur la vojo de ehsano per iu difinita tarikato aŭ metodo.
Komparu: morid/o.

erd/o
1. Publika famo.
Komparu: ŝaraf/o.

erĝa/ism/o
1. Tendenco akcepti, ke grandaj konduteraroj ne nepre forpelas la homojn el la islamanaro.

eslam/o
1. Islamo.

esm/o
1. Nomo de Allaho. Ĉiu esmo esprimas sefaton (econ de Allaho).

esm/at/o
1. Protekto kontraŭ eraroj en agadoj kaj opinioj.
Notu bone: Tiu vorto havas neniun rektan rilaton kun la vorto "esmo" (nomo - de Allaho).
Komparu: masum/a.

D


derviŝ/o
1. Fakiro, precipe en la senco de "homo, kiu praktikas metodan padon al Allaho (tarikaton)".

Di/o
1. Allaho.
2. Idoligita estaĵo, kiun oni kultas anstataŭ Allaho.

din/o
1. Vivovojo konforma al la naturo (ekzemple, de difinita homo).
Komparu: akid/at/o.

divan/o
1. Listo de diversaj eroj.
2. Historie, listo de homoj, kiuj rajtas je parto de la komunuma kaso.
3. Historie, fako de la komunuma administrado, iel simila al ministrejo.
4. Literature, kolekto de poemoj ordigitaj laŭ diversaj kriterioj (ekzemple, longeco).

doa/o
1. Peto al Allaho.
Komparu: namaz/o.

donj/o
1. Kiel a-vorto, "donjà" signifas "(la) plej proksima". Se oni subkomprenas las o-vorton "ħajâ(t)" ("vivo"), la celata signifo estas "ĉi tiu plej proksima viv(ad)o". Sed kiel substantivigita adjektivo ĝi povas ampleksi ĉiujn signifojn de proksimaĵoj, kaj precipe la materian aspekton de ĉiuj aferoj, kaj la aferojn, kies materia aspekto facile forgesigas la aliajn aspektojn.
Komparu: aĥer/at/o.

Ĉ

C

B

baj/at/o
1. Ĵurligo inter aliancanoj.
2. Ĵurligo inter Mohammad kaj lia kunularo.
3. Ĵurligo inter majstro kaj disĉiplo.
4. Ĵurligo inter regato kaj regato.

bajram/o
1. Ĉiu el la du ĉefaj festoj de islamo: Granda Bajramo (Korbano, aŭ Festo de Ofero) kaj Eta Bajramo (Festo de Malfasto).

bajt/o
1. Hejmo.
Komparu: ahl/ol/bajt/o, bajt/allah/o.

bajt/allah/o
1. La Kaabato (Kaabo), en Makkato (Mekko).
Alternativaj formoj: bajt/alah/o, bajt/ol/lah/o.

baka/o
1. Restado.
2. Pluekzistemo, daŭremo.
3. Tiu aspekto de ĉio ekzistanta, kiu restas post ties malapero.
Komparu: fana/o.

Bakk/at/o
1. Antikva formo de la nomo Makkato.

barak/at/o
1. Spirita fekundiga influo.

barak/allah/o/fi/k', barak/allah/o/fi/kom
1. Allaho benu cin / vin; Allaho donu al ci /al vi abunde; dankon!

barzaĥ/o
1. Istmo; intera stato inter du diversaj statoj aŭ estaĵoj (ĉu korpe, ĉu anime, ĉu spirite).

basir/at/o
1. Vidkapablo en metafora senco: intuo.

basmal/at/o
1. Nomo de la rita frazo besmellah', uzata ĉe la komenco de ĉiu beninda, barakinda ago.

bast/o
1. Ekspansia vastiĝo spirita, anima aŭ korpa: tio estas, ekesto de diverseco en tiuj tri aspektoj de la realo, kiam la komuna principo de ĉio reala manifestas sin en la arketipoj, identecoj kaj materiaj estaĵoj, kiuj konsistigas la realon.
2. Fazo de ĝojo pro spirita vastiĝo de la animo de vojaĝanto (saleko).
Komparu: kabd/o, salek/o.

baŝar/o
1. Homo.

batel/a
1. Rite senvalora.

baten/a
1. Interna; esotera.

be
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj kunmetitaj vortoj, kiu havas interalie la signifon de la prepozicio "per".

be/sm/el/lah'
1. Per la nomo de Allaho. Tio estas, mi komencas per tio, per kio oni povas (re)koni Allahon; mi komencas per tio (aŭ dank' al tio), pro kio la eblaj estaĵoj povas ekesti (anstataŭ malesti) kaj fariĝi realaj. Ankaŭ: Per la Di-nomo.

be/sm/el/lah/er/rahman/er/rahim'
1. Per la nomo de Allaho, la rahmana kaj rahima.

bed/at/o
1. Novismo (jen bona, jen malbona).
Komparu: mohdas/at/o.

beg/o, bej/o
1. Emiro, sinjoro, estro, gvidanto, provincestro, duko.
Komparu: ata/beg/o.

beg/ler/beg/o, bej/ler/bej/o
1. Emiro de emiroj; ĉefemiro.

beg/lik/o, bej/lik/o
1. Provinco regata de bego (bejo); begujo.

begom/o
1. Begino; begedzino.

bent
1. Araba vorto antaŭmetita al la nomo de ies patro, malpli ofte patrino; ĝi signifas "filino (de)".
Komparu: ebn.

borhan/o
1. Demonstro.
Komparu: hoĝĝ/at/o.

borku/o
1. Vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon, inkluzive la kapon, kaj kiu permesas vidi tra malpli densa tolaĵo ĉe la okuloj.
Alternativa formo: burĥ/o.
Komparu: heĝab/o, ĥemar/o, nekab/o.

branĉ/o
1. Derivita principo.
2. Apliko de principo.
Komparu: asl/o.

burĥ/o
1. Borkuo.

A


abd/o
1. Servanto.
Komparu: mastro (rabb/o).

Abd/allah/o
1. La servanto de la Dio. Nomo de la patro de Mohammad.
Alternativaj formoj: Abd/alah/o, Abd/ol/lah/o.

Abraham/o
1. Ibrahimo, kiu estis nek judo nek kristano, sed komuna praulo de tuta familio da profetoj, kiuj predikis diversajn porokazajn ritojn de la sola religio, poste restarigita de Mohammad.

Abu/bakr/o
1. Intima kunulo de la profeto Mohammad, kaj patro de ties edzino Aeŝato; li estris la islamanan komunumon, kiel unua kalifo, tuj post la morto de la Profeto.

adab/o
1. Bela konduto.
2. Literatura ĝenro karakterizata de edifa enhavo kaj rafinita formo.

Adam/o
1. (Nomo de) la unua homo, kiu falinte el la Paradiza Ĝardeno ricevis alparolon de la Dio, tiel ke li povis reveni al Ĝi.

Aeŝ/at/o
1. La plej juna edzino de la profeto Mohammad, kaj filino de ties intima kunulo Abubakro.

ahad
1. Unu sola (dio).
Komparu: vahed (unu – dio – apud la aliaj estaĵoj).

ahl/o
1. Gento. Domanaro.

ahl/al/bajt/o
1. La Gento de la Profeto.

ahl/al/fetr/at/o
1. La Gento de la Naturo.

ahl/al/ĝann/at/o
1. La Gento de la Paradiza Ĝardeno.

ahl/al/ketab/o
1. La Gento de la Libro.

ahl/al/nar/o
1. La Gento de la Infera Fajro.

Ahmad/o
1. Plej laŭdinda. Alia nomo de Mohammad.

ahmad/an/o
1. Sekvanto de Mirza Golam' Ahmad, fondinto de ahmadismo.

ahmad/ism/o
1. Skolo de islamo, fondita de Mirza Golam' Ahmad.

aĥer/at/o
1. La alia vivo.
Komparu: donj/o (ĉi tiu vivo).

aj/at/o
1. Ĝenerale, sign(al)o de Allaho, ĉu en la Korano, ĉu interne de homo, ĉu en la ekstera mondo. En la Korano, ĉiu surato (ĉapitro) konsistas el pluraj (multaj aŭ malmultaj) ajatoj, alinome versoj aŭ versikloj, konsistantaj el frazeroj, frazoj aŭ frazaroj.

aj/at/allah/o
1. Plej supera rango de ŝiatismaj klerikuloj.
Alternativaj formoj: aj/at/alah/o, aj/at/o/lah/o, aj/at/ol/lah/o.
Komparu: hoĝĝ/at/al/islam/o.

akid/at/o
1. Islama teologio.
2. Mondobildo (de homo), kiu prilumas la praktikan vivovojon. Eventuale komparebla kun dino kiel vivovojo konforma al la naturo (ekzemple, de difinita homo).
Komparu: din/o.

akl/o
1. Intelekto; komprenkapablo.
2. La spirito (ruho) kiel neindividua principo reganta la mondon de individuaj estaĵoj.

alaj/he/s/salam’
1. Sur li estu paco!
Uzata post la mencio aŭ aludo de profeto.

alaj/he/s/sal/at/o/ŭa/s/salam’
1. Sur lin (venu) namazo kaj paco!
Uzata post la mencio aŭ aludo de Mohammad.

alam/o
1. Mondo kiel signifoplena manifestiĝo de sencoplena principo.

alem/o
1. Ulemo; religiscienculo.

al/hamd/o/le/llah’
1. La laŭd’ al Allaho!
Uzata por esprimi dankindan senpeziĝon.

Ali/o
1. Alta, supera. Nomo de kuzo kaj bofilo de Mohammad. Por la sonnatismo, la kvara kalifo. Por la ŝiatismo, la unua imamo.

Allah/o
1. La Dio de islamo.
2. Araba nomo de la sola Dio.
Alternativa formo: Alah/o.

almohad/o
1. Ano de religia kaj politika movado por disvastigi repurigitan islamon, unue en Nordokcidenta Afriko kaj poste ankaŭ en Sudokcidenta Eŭropo, en la 6-a kaj 7-a jarcentoj de la Heĝiro, tio estas, en la 12-a kaj 13-a jarcentoj de la naskiĝo de Jesuo. Iliajn religiajn instruojn formulis Ebn Tumart'.
Alternativaj formoj: movahed/o, taŭhid/an/o.

almoravid/o
1. Ano de religia kaj politika movado por disvastigi repurigitan islamon, unue en Nordokcidenta Afriko kaj poste ankaŭ en Sudokcidenta Eŭropo, en la 5-a kaj 6-a jarcentoj de la Heĝiro, tio estas, en la 11-a kaj 12-a jarcentoj de la naskiĝo de Jesuo. Ilia plej fama gvidanto en la unuaj tempoj estis Jusof ebn Taŝofin'.
Alternativaj formoj: morabet/o, rebat/an/o.

amen
1. Tiel estu!
Alternativa formo: amin.

Amen/at/o
1. Sekurigantino. Nomo de la patrino de Mohammad.

amin
1. Tiel estu!
Alternativa formo: amen.

Amin/o
1. Fidindulo. Alia nomo de Mohammad.

amir/o
1. Emiro; ordonanto (do ŝtatestro, imperiestro k.s.).
Komparu: amr/o.

amir/al/mumen/in/o
1. La Emiro de la Fidantoj. Ofta kromnomo de kalifo kaj de kelkaj aliaj islamaj ŝtatestroj.

amr/o
1. Ordono.
2. Ordono de Allaho; kiam ĝi diras al io "kon!" (estu!), kaj tio estas.
Komparu: amir/o, kon.

arab/a
1. (Rilata al) la lingvo i.a. de la Korano.

arkan/o
1. Ĉiu el la kvin fundamentoj de islamo, nome: ŝahadato, namazo, saŭmo, zakato, haĝĝo.

asl/o
1. Radiko; principo.
Komparu: branĉo (fargħ).

as/salam/o/alaj/kom
1. La paco sur vin!
Uzata por saluti kaj por adiaŭi.

astagfero/llah’
1. Mi petas gofranon (restarigon) de Allaho (t.e. ke Allaho restarigu min).
Alternativa formo: astaĥfero/llah'.
Komparu: gofran/o.

aŝura/o
1. La deka tago de la monato moharamo, kaj okazo de plursignifa fasto.

at
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj vortoj, plej ofte in-signifa, ofte kun la senco de "aĵo" aŭ "unuopo", malofte kun la senco de "elstarulo", foje alisignifa. Ĉe plua derivado en esperanto oni povas, el teoria vidpunkto, forstreki tiun "at" konsiderante ĝin sensignifa por plua derivado en la araba, aŭ konservi tiun "at" konsiderante ĝin parto de la radiko aŭ de la vorto, kiu estas uzata por plua derivado, kiel ĝi aperas foje en aliaj lingvoj. Diri ion pri tio el praktika vidpunkto oni povos nur post longa praktikado.

ata/beg/o
1. "Patro" (t.e. protektanto) de kronprinco; ankaŭ provincestro.
Alternativa formo: ata/bej/o.

auzo/be/llah’
1. Mi serĉas rifuĝon ĉe Allaho.

aŭr/at/o
1. Hontindaĵo. El fekha (t.e. rit-jura) vidpunkto: parto de la korpo, kaŝenda dum rita konduto.

azan/o
1. Preĝalvoko, kiu anoncas komenciĝon de rita tempo por preskribita namazo.

azan/ul/o
1. Muezino.