2011/06/11

Ali ebn Abi Taleb


Ali Ebnabitalebo estis kuzo kaj bofilo de Mohammad, edzo (ne nur) de lia filino Fatemato, patro (ne nur) de Hasan kaj Hosajn, kaj kvara kalifo (ĥalifato) de la jaro 656 post la naskiĝo de Jesuo ĝis sia morto post kvin jaroj de tiam, en ramadano de la jaro 40 post la Heĝrato, iom pli ol sesdekjaraĝa. La Ŝiato konsideras lin la unua imamo de la islama komunumo.

Mohammad edukis Alion kvazaŭ sian filon, kaj ĉi tiu estis la unua viro, kiu islamaniĝis. Lia popola famo baziĝas, ekster aliaj, religiaj konsideroj, sur liaj supozataj kuraĝo kaj saĝeco.

Kiam Mohammad mortis, parto de la islama komunumo konsideris Alion lia sola legitima posteulo. Tamen li elektiĝis kiel kalifo nur post Osmano.

Kontestata jam de la komenco, li akceptis solvi la konflikton per kompromiso, sed Moaviato ebn Abi Sofjan' sukcesis alpreni la postenon de kalifo por si. Post kelkaj monatoj Alion murdis sendependulo en Kufato.

El la du partioj, la familia klano de Moaviato, la Omajjatidoj, akceptis nur la tri unuajn kalifojn kiel legitimajn, dum la familia klano de Ali kaj liaj partianoj, la ŝiato de Ali, akceptis nur lin kiel legitiman imamon aŭ gvidanton. En ambaŭ kazoj la respektivaj ĉefpersonoj inaŭguris heredajn dinastiojn de regantoj kaj aspirantoj al regado.

La sonnatisma tradicia sinteno estas kompromiso, kiu akceptas ĉiujn kvar kiel legitimajn kalifojn kaj eĉ honorigas ilin per la alnomo "al-ĥolafa' al-raŝedun'", tio estas, "la prave gvidataj kalifoj", "la raŝedaj kalifoj".

La tradicia tombo de Ali estas en Naĝaf, okcidente de Kufato, kaj estas ofte vizitata.

En plej multaj skoloj de sufado Ali estas rekta heredanto de la Mohammada senpera proksimeco al Allaho, kiun li heredigis al diversaj disĉiploj. En la Ŝiato, Ali estas la sola heredanto de tiu proksimeco, kiun diversaj skoloj de la Ŝiato komprenas diverse; sed laŭ plej multaj ŝiatanoj la imameco de Ali (kaj de liaj posteuloj) implicas esmatecon (tio estas, la imamoj ne eraras en siaj opinioj kaj ankaŭ ne en siaj agadoj).

Laŭ la sonnatismaj skoloj Mohammad ne nomumis eksplicite posteulon; laŭ la ŝiatismaj skoloj, Mohammad nomumis Alion sia posteulo en Gadir' Ĥomm, oazo inter Makkato kaj Madinato.