tag:blogger.com,1999:blog-8729283887179524067.post2944658914434232419..comments2011-03-15T19:20:35.821+01:00Comments on Islama Vortaro: Kelkaj principoj de transskriboIbrahim Andalusihttp://www.blogger.com/profile/14558994442548810945noreply@blogger.comBlogger4125tag:blogger.com,1999:blog-8729283887179524067.post-83240389686448941812011-03-15T19:20:35.821+01:002011-03-15T19:20:35.821+01:00Kara ĵeromo,
La demando pri la vokaloj tre dubigi...Kara ĵeromo,

La demando pri la vokaloj tre dubigis min, kaj plu ŝajnas problema. Fine, mi decidis uzi tiajn formojn, kiaj iom (eĉ se ne multe) faciligu retrovon de arabaj kaj alilingvaj formoj.

La formoj, kiujn mi uzas en ĉi tiu blogo, ne estas proponataj por ĝenerala alpreno, sed nur por laŭeble konvena konsultado; tial mi elektis pli facile retroveblajn formojn, kvazaŭ kodon.

Mi ne estas vortaristo, sed nur prezentas miajn cerbumaĵojn por laŭvola konsulto fare de aliaj homoj. Ili filtru kaj kribru la prezentitan materialon, se ili entute trovas ion uzindan.

Se mi havus tempon por tio, mi volonte lernus pri vortaroj kaj similaj. Tamen ne tiu estas mia kazo, sed nur tiu de simpla uzanto, kiu babilas en sia blogo sen grandaj pretendoj pri normigo kaj similaj entreprenoj. Kaj mia blogo estas nura sonĝo de sonĝanto sonĝata de sonĝanto.

Sonĝe kaj malsonĝe via,
Ebrahim, aŭ Ibrahim, laŭ via plaĉo.

Cetere, ekster la tiel nomataj sciencaj transskriboj, kiam oni venas al la ordinaruloj, eĉ al la evitindaj burokratoj, la diversaj malsistemoj atingas la randon de kaoso en tohuvabohue pluraj transskribkutimoj. Esploru, ekzemple kaj inter aliaj, pri al-Kazzafi / al-Gaddafi / al-Qadhdhafi.Ibrahim Andalusihttps://www.blogger.com/profile/14558994442548810945noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-8729283887179524067.post-71152574565814041162011-03-10T20:39:55.791+01:002011-03-10T20:39:55.791+01:00ankaŭ mi opinias la persan manieron bona, ĉar ĝi k...ankaŭ mi opinias la persan manieron bona, ĉar ĝi konservas plimulton de la vokaldistingoj. bedaŭrinde la vojo al latinaj literoj ofte iras tra sciencaj transskriboj per i ī a ā u ū kaj posta perdo de la kromsignoj en ordinara uzo, kaj tio iĝas tiom kutima ke ankaŭ persajn nomojn oni trovas tiel skribitaj spite al la persa elparolo: hafez iĝas hafiz...ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-8729283887179524067.post-65681346484123726032011-02-28T18:41:15.794+01:002011-02-28T18:41:15.794+01:00Pacon kaj sanon al vi, Sonja.
Bonvenon en ĉi tiun...Pacon kaj sanon al vi, Sonja.

Bonvenon en ĉi tiun retejon! Ĉiu bonvola homo estas bonvena, ĉu islamano, ĉu neislamano. Mi mem rekonis min islamano en mil naŭcent naŭdek, kaj eĉ laboris dum multaj jaroj por diversaj islamaj asocioj kaj kunlaboris kun islamanoj (kaj neislamanoj) el plej diversaj skoloj.

La retejo ne estas vera projekto de Islama terminaro, ĉar mi ne havas sufiĉan tempon por regule varti kaj flegi la blogon, se ne paroli pri mia eventuala lerto aŭ mallerto. Mi estos feliĉa, se aliaj homoj, pli kompetentaj ol mi, trovos ian utilon en la registrita materialo kaj eventuale uzos ĝin por redakti vere prezentindan terminaron.

Se mi taksu vian kapablon surbaze de via laŭdinda lingvoteknika laboro, kiun mi jam konis kaj tre ŝatas, via kunlaboro estos plej bonvena: jen per komentoj, jen per proponoj, jen per depruntoj, jen tra iu ajn alia vojo, kiu al vi ŝajnos konvena.

Mi alte estimas la principojn de simpleco kaj logiko; tamen mi malofte proksimiĝas al tiuj idealoj. Kaj super la diversaj eblaj principoj mi pli alten levas la standardon de la vivo.

Konsideru miajn blogerojn nurajn cerbumaĵojn, kiujn mi (eble tro) kuraĝis publikigi kaj dividi kun miaj homaj gefratoj.

Kun amika rideto,
IbrahimIbrahim Andalusihttps://www.blogger.com/profile/14558994442548810945noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-8729283887179524067.post-5916004126007153192011-02-24T18:41:10.293+01:002011-02-24T18:41:10.293+01:00Pacon al vi, frato.
Mi nomighas Sonja kaj mi esta...Pacon al vi, frato.

Mi nomighas Sonja kaj mi estas nova Islamanino en Kanado. Mi estas la autoro de http://esperantodictionary.org kaj shatus kunlabori kun vi en via projekto de Islama terminaro en Esperanto. :)Sonjahttps://www.blogger.com/profile/01113136601428581672noreply@blogger.com