2011/02/19

Kelkaj principoj de transskribo

Mi ricevis lastatempe kelkajn proponojn de ŝanĝoj en la formo de kelkaj vortoj.

Unu el la proponoj elektis la formon "zikro" por tio, kion mi skribis "zekro". Nu, pri vokaloj mi diru, ke la (skrib)araba lingvo havas tri tembrojn da vokaloj, kun longaj kaj mallongaj manifestiĝoj. Tiuj tri tembroj estas velara, meza kaj palata. La velaran tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "o" kaj "u", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Paralele al tio, la palatan tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "e" kaj "i", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Ankaŭ en la kazo de la longa kaj la mallonga mezaj vokaloj, la fakta prononco dependas de la ĉirkaŭaj sonoj.

Nu, jen ni havas ses fonemojn, por kies transskribo ni disponas nur la kvin vokalojn de la Fundamento de Esperanto. Kion fari? Ĉu sidi senkonsila? Ĉu enkonduki ankoraŭ plian novismon? Mi sekvis la ekzemplon de la persa lingvo en la kazo de la palataj kaj de la velaraj vokaloj, kaj reprezentis la longan velaran vokalon per "u" kaj la mallongan per "o", dum la longan palatan vokalon mi reprezentis per "i" kaj la mallongan per "e". Nur unu konfuzo restis, nome, en la kazoj de longa kaj mallonga mezaj vokaloj, kiujn ambaŭ mi redonis per "a".

Tial mi skribis "zekro" anstataŭ la tamen ankaŭ pravigebla "zikro", kiun mi flankenlasis por eviti pli da konfuzebloj. Tamen, teorie nenio devigas al plena sistemeco, precipe se la lingvouzo mem portos nin al aliaj havenoj.

Alia propono rilatas, ŝajne, al la transliterigo de la "ligita t" (tao marbuta). Mi konsideras tion delikata demando, por kiu mi ne havas definitivan proponon. Tiu litero, kiu reprezentas originan prononcon "at", unuflanke neniam estas parto de la radiko de la koncerna vorto, aliflanke estas plursignifa: "in", "aĵ", "eg"...

Se ni rigardu al tio, kiel aliaj lingvoj alprenis arabajn vortojn, kiuj havas tiun literon en la fino (ĝi troviĝas nur kiel lasta litero de tiuj vortoj), ni vidas diversajn solvojn eĉ en la sama lingvo: "a", "at", "e"...

Kion fari en esperanto? Mi trovas du teoriajn solvojn: unuflanke, tute fajfi pri la finaĵo; aliflanke, konservi ĝin tutan kiel en la (skrib)araba. Kaj, ĉar mi ne trovis decidigan kriterion por elekti unu solvon kaj forpuŝi la alian, mi provizore decidis konservi ambaŭ, jen aparte, jen kune per uzado de krampoj aŭ de aliaj similefikaj rimedoj.

Kompreneble, mi konscie malatentas lokajn prononcojn, ĉar ili tute ne estas unuecaj. Kio estas serioza en Kairo, tio estas ridinda en Damasko, kaj ambaŭ estas neglektindaj en Riado. Tial mi decidis sekvi lingvosciencajn kriteriojn, eĉ se ili malflatas la lingvan ŝovinismon de kelkaj homoj.