1. Mastro.
Komparu: abd/o: Servanto, laboranto.
Allaho esta la rabbo de la homo, kaj la homo estas abdo de Allaho.
Alivorte, Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa
vivo; kaj la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn.
La rabbeco (robubijato) de Allaho estas la transa aspekto de la abdeco (għobudijato)
de la homo: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la
rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.
Sed la
homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue
kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de
Mohammad nomiĝas islamo.
Krome,
Allaho estas unu el diversaj nomoj de la realo (Hakko), do la abda-rabba rilato
povas esti komprenata ankaŭ kiel harmonio kun la realo. Do konscia abdado estas
reala, kiam ĝi identas kun konscia harmonio kun la realo.