Mostrando entradas con la etiqueta s. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta s. Mostrar todas las entradas

2012/07/04

santri/o/j

En Indonezio, talebo, tio estas, lernanto ĉe madrasato (pesantreno), kie li studas precipe Koranon, hadisojn kaj aliajn islamajn lernobjektojn. Dum la kolonia epoko kaj poste, tiuj tendencoj, kiuj emis al rekonstruo de praislamo sur la bazo de ekskluzivismaj interpretoj de tradiciaj tekstoj, poiome transprenis la gvidadon de la instrusistemo kaj disvolvis propran modelon de madrasatoj, kies lernantoj (santrioj) siavice disvastigis sian rekonstruitan islamon en la urboj kaj en la komercista klaso. Nur la simplaj kamparanoj (abanganoj) kaj la tradicia elito (prijajioj) restis ekster tiu rekonstrua tendenco, la akso de kies socia manifestiĝo plej ofte estas altrudo de ritjure orientita kredo sur aliajn islamanojn.

La santrioj plej ofte estas kamparaj bienestroj, urbaj kaj neurbaj komercistoj kaj ĝenerale riĉuloj, kiuj pilgrimas al Makkato, de kie ili revenas repurigitaj en sia puritanismo.

En ilia sino iam ekestis reformismaj movadoj, kiel paderiismo kaj mohammadismo, kaj ankaŭ netoleremaj kondutoj, kiuj foje atingis la ekstremojn kaj perforton de alilokaj grupoj (komparu la modernan talebismon de la talebismanoj, ekzemple en Afganio).

En Indonezio, anoj de aliaj tendencoj akuzas la santriojn, ke ili serĉas fremdan (precipe araban) islamon, kvazaŭ plej multaj indonezianoj ne estus islamanoj aŭ ne povus instrui "puran" islamon.

2010/03/16

S


sadak/at/o
1. Volonta almozaĵo.
Komparu: zak/at/o.

salek/o
1. Memvola vojaĝanto al Allaho. Li sekvas metodan padon al sia celo, konsistantan el diversaj praktikoj.
Alternativa formo: soluk/ant/o.
Komparu: maĝzub/a.

sanad/o
1. Listo de laŭvicaj rakontantoj de hadisoj, ekde la unua rekta atestanto ĝis la homo, kiu rakontas ĝin al ni (aŭ al la skribanto).
Komparu: mosnad/o.

saŭm/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el strikta fastado dum la lumhoroj en ramadano (la naŭa monato de la islama lunkalendaro).

seddik/o
1. Fidanto. Kromnomo de Abubakro pro lia emo konfirmi la asertojn de Mohammad, kiel ajn nekredeblaj ili povus esti por aliaj homoj.

sef/at/o
1. Eco de Allaho. Oni esprimas sefaton per esmo (nomo de Allaho).

selsel/at/o
1. Ĉeno. Kiel fakvorto, ĝi estas la ĉeno de majstroj de iu tarikato, ekde Mohammad ĝis iu difinita disĉiplo.
Komparu: mokaddam/o.

ser/o
1. Sekreta mistero, plej profunda esenco, de ĉiu estaĵo; tio estas: Allaho.
Komparu: zekr/o.

soĝud/i
1. Tuŝi la teron aŭ la plankon per la frunto.

soluk/o
1. Memvola vojaĝo al Allaho. Oni sekvas metodan padon al sia celo, konsistantan el diversaj praktikoj.

somon/o
1. Okono de hezbo (tio estas, de sesdekono de la Korano).
Komparu: ĝoz/o, nesf/o, robo/o.

sonn/at/o
1. Kutima maniero fari ion.
2. Kutima maniero, kiel Mohammad kondutis en sia ĉiutaga vivo.
3. La Ahlo de Sonnato kaj Ĝamaato estas tradicia nomo por tiuj islamanoj, kiuj ne akceptas la pretendojn al ekskluziveco aŭ supereco fare de aliaj islamanoj, precipe de la ŝiato. Oni ofte uzas la vortojn sonn(at)ismo kaj sonn(at)istoj aŭ sonn(at)anoj por paroli pri ilia doktrinaro kaj pri ili mem. Ankaŭ kelkaj ekskluzivemaj islamanoj uzas tiun saman nomon por si mem.
Alternativa formo: son/at/o.
Komparu: hadis/o.

suf/o
1. Lano.
Kiel fakvorto, ĝi samsignifas kun ehsano.
Kiel praktiko, eblas diri, ke sufantoj sufadas.
Kiel instruo, eblas diri, ke sufistoj sekvas sufismon.
En ĝenerala, senkontura senco, ni povas paroli pri sufuloj.
Komparu: tasaŭvof/o.

suf/ism/o
1. Instruo de tiuj, kiuj provas fari kiel simbole faras la materiaj sufuloj, nome la ŝafoj: plene submeti sian nuran bestecon (korpon kaj animon) al supera principo, nome al la spirito.

sur/at/o
1. Ĉiu el la ĉapitroj de la Korano. Ĉiu surato konsistas el nombro da ajatoj.