Mostrando entradas con la etiqueta a. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta a. Mostrar todas las entradas

2024/11/18

Ansar/o/j, ansar/an/o

Laŭvorte: helpanto(j).

Loĝantoj de la urbo Jasreb (poste Madinato), kiuj helpis al Mohammad, kiam la persekutoj kontraŭ la islamanoj en la urbo Makkato komencis esti neelteneblaj; tiuj persekutoj fine kondukis al kontraŭvola elmigrado (heĝrato).

Ili poste akceptis en sian urbon la elmigrintajn islamanojn (la heĝratanojn), inkluzive de Mohammad mem.

Komparu: heĝr/at/an/o/j.

2012/06/30

abangan/o/j

En Indonezio, socikultura homgrupo, kiu loĝas precipe en la centra kaj orienta partoj de Javo (ekzemple, en Jogjakarta [el yogya "taŭga", kaj karta "prospero"; tio estas "taŭga por prospero"] kaj Surakarta [el sura "moharamo", tio estas, la unua monato de la islama lunkalendaro, kiu en Javo simbolas koncipiĝon kaj ekeston, kaj el karta "prospero"; tio estas, "moharamo de prospero"]).

Iliaj vivostilo kaj religia praktiko estas daŭrigo de la unuaj islamaj instruoj alvenintaj antaŭ jarcentoj, kaj kolizias kun la vivostilo kaj religia praktiko de la santrioj (socikultura homgrupo forte influita de modernepoke proksimoriente devena, surtekste bazita sonnatisma islamo), kiuj interalie insistas pri sia kompreno de la islama ŝariato kontraŭ la tradicia java kompreno de islamo. Tia kontrasto inter tradiciaj islamoj kaj modernaj islamoj troviĝas ĉie en la islama mondo, ankaŭ en Proksima Oriento (Sudokcidenta Azio).

Tre ofte la abanganoj estas kamparanoj, dum la santrioj estas komercistoj kaj urbanoj.

Ilia spirita centro estas en la urbo Demak, en centra Javo, kien la unuaj islamanoj venis el Ĉinio kaj konstruis la unuan moskeon en Javo en 1479 pK.

Por la deveno de la vorto estas du oftaj rakontoj, neniu el kiuj estas dokumente atestita:

1. El javlingva vorto abang "ruĝa", ĉi tie en la senco de "malbonkvalita (oraĵo)", aŭ alude al la haŭtkoloro de la indiĝenaj islamanoj, kontraste kun fremdaj islamanoj.

2. "Frataro", el abang "pli aĝa frato", "pli aĝa sinjoro". Bonvenus esplori, ĉu tio estas (aŭ eble iam estis) vorto por alparolo inter la abanganoj.

2011/06/11

Ali ebn Abi Taleb


Ali Ebnabitalebo estis kuzo kaj bofilo de Mohammad, edzo (ne nur) de lia filino Fatemato, patro (ne nur) de Hasan kaj Hosajn, kaj kvara kalifo (ĥalifato) de la jaro 656 post la naskiĝo de Jesuo ĝis sia morto post kvin jaroj de tiam, en ramadano de la jaro 40 post la Heĝrato, iom pli ol sesdekjaraĝa. La Ŝiato konsideras lin la unua imamo de la islama komunumo.

Mohammad edukis Alion kvazaŭ sian filon, kaj ĉi tiu estis la unua viro, kiu islamaniĝis. Lia popola famo baziĝas, ekster aliaj, religiaj konsideroj, sur liaj supozataj kuraĝo kaj saĝeco.

Kiam Mohammad mortis, parto de la islama komunumo konsideris Alion lia sola legitima posteulo. Tamen li elektiĝis kiel kalifo nur post Osmano.

Kontestata jam de la komenco, li akceptis solvi la konflikton per kompromiso, sed Moaviato ebn Abi Sofjan' sukcesis alpreni la postenon de kalifo por si. Post kelkaj monatoj Alion murdis sendependulo en Kufato.

El la du partioj, la familia klano de Moaviato, la Omajjatidoj, akceptis nur la tri unuajn kalifojn kiel legitimajn, dum la familia klano de Ali kaj liaj partianoj, la ŝiato de Ali, akceptis nur lin kiel legitiman imamon aŭ gvidanton. En ambaŭ kazoj la respektivaj ĉefpersonoj inaŭguris heredajn dinastiojn de regantoj kaj aspirantoj al regado.

La sonnatisma tradicia sinteno estas kompromiso, kiu akceptas ĉiujn kvar kiel legitimajn kalifojn kaj eĉ honorigas ilin per la alnomo "al-ĥolafa' al-raŝedun'", tio estas, "la prave gvidataj kalifoj", "la raŝedaj kalifoj".

La tradicia tombo de Ali estas en Naĝaf, okcidente de Kufato, kaj estas ofte vizitata.

En plej multaj skoloj de sufado Ali estas rekta heredanto de la Mohammada senpera proksimeco al Allaho, kiun li heredigis al diversaj disĉiploj. En la Ŝiato, Ali estas la sola heredanto de tiu proksimeco, kiun diversaj skoloj de la Ŝiato komprenas diverse; sed laŭ plej multaj ŝiatanoj la imameco de Ali (kaj de liaj posteuloj) implicas esmatecon (tio estas, la imamoj ne eraras en siaj opinioj kaj ankaŭ ne en siaj agadoj).

Laŭ la sonnatismaj skoloj Mohammad ne nomumis eksplicite posteulon; laŭ la ŝiatismaj skoloj, Mohammad nomumis Alion sia posteulo en Gadir' Ĥomm, oazo inter Makkato kaj Madinato.

2010/12/05

Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o


Kromnomata al-emâm al-agħzam (La Azama Imamo, La Plej Grandioza Imamo).

Li naskiĝis en Kufato ĉirkaŭ la jaro 81 heĝrata / 700 post la naskiĝo de Jesuo kaj mortis en Bagdado en la jaro 150 H / 767 p.J.

Profesie, li vivtenis sin per komercado de ŝtofoj.

Li havis disĉiplojn en religiaj aferoj, sed ni havas neniun lian rektan verkon, eble krom letero al Osmano al-Batti, en kiu li defendas sian sintenon favoran al erĝaismo (tendenco akcepti, ke grandaj konduteraroj ne nepre forpelas la homojn el la islamanaro). Eble pro tiu sia erĝaismo li estis enkarcerigita en Bagdado ĝis sia morto.

Lia prestiĝo kiel fakiho (rit-juristo) kreskis post lia morto, ĝis oni konsideris lin fondinto de unu el la kvar ĉefaj mazhaboj (skoloj) de fekho (rit-juro) en la sino de sonnatismo.

Oni atribuis al li Mosnadon kiel kolekton de hadisoj, kiujn li ŝajne uzadis en sia instruado.

Li famiĝis pro abunda uzado de rajo (privata opinio) kaj de kiaso (analogia rezonado) antaŭ ol taklido (imitado) de hadisoj iĝis ĉefa modo.

En la jaro 459 H / 1066 p.J. oni konstruis maŭzoleon sur lia tombo en Bagdado. Tiu konstruaĵo donis nomon al la Azama Kvartalo (al-Agħzamija) en tiu urbo.

2010/11/11

Abu/bakr/o


Intima amiko kaj konstanta kunulo de la profeto Mohammad, al kiu li plene fidis eĉ post ties morto, pro kio li ricevis la kromnomon la Seddiko (la Fidanto). La esprimo “la dua el la du” (Korano 9, 40) estas ofte komprenata kiel aludo al li. Li akompanis la Profeton en la elmigro el Makkato al Madinato.

Li anstataŭis la Profeton por gvidi kolektivan namazon, kiam Mohammad malsanis, kio verŝajne estis granda atuto en lia elektiĝo kiel unua kalifo (ĥalifato) post la morto de lia amiko.

Li estis la patro de Aeŝato, edzino de Mohammad.

La islama tradicio rakontas pri liaj milda temperamento, afabla karaktero kaj kompatemo al la venkitoj. Li famiĝis pro sia modesteco kaj pro sia malemo riĉiĝi el la komuna havaĵo.

La ŝiatismo ĝenerale konsideras lin uzurpinto de Alio en la gvida rolo, kiun ĉi tiu devis havi en la komunumo, malgraŭ tio, ke nur parto de la komunumo (precipe la ŝiato de Alio) agnoskis ĉi ties aŭtoritaton.

2010/11/01

abd/o


1. Servanto, laboranto.
Komparu: rabb/o: Mastro.

La homo estas abdo de Allaho, kaj Allaho estas la rabbo de la homo. Alivorte, la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn; kaj Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa vivo. La abdeco (għobudijato) de la homo estas la cisa aspekto de la rabbeco (robubijato) de Allaho: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.

Sed la homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de Mohammad nomiĝas islamo.

2010/03/16

A


abd/o
1. Servanto.
Komparu: mastro (rabb/o).

Abd/allah/o
1. La servanto de la Dio. Nomo de la patro de Mohammad.
Alternativaj formoj: Abd/alah/o, Abd/ol/lah/o.

Abraham/o
1. Ibrahimo, kiu estis nek judo nek kristano, sed komuna praulo de tuta familio da profetoj, kiuj predikis diversajn porokazajn ritojn de la sola religio, poste restarigita de Mohammad.

Abu/bakr/o
1. Intima kunulo de la profeto Mohammad, kaj patro de ties edzino Aeŝato; li estris la islamanan komunumon, kiel unua kalifo, tuj post la morto de la Profeto.

adab/o
1. Bela konduto.
2. Literatura ĝenro karakterizata de edifa enhavo kaj rafinita formo.

Adam/o
1. (Nomo de) la unua homo, kiu falinte el la Paradiza Ĝardeno ricevis alparolon de la Dio, tiel ke li povis reveni al Ĝi.

Aeŝ/at/o
1. La plej juna edzino de la profeto Mohammad, kaj filino de ties intima kunulo Abubakro.

ahad
1. Unu sola (dio).
Komparu: vahed (unu – dio – apud la aliaj estaĵoj).

ahl/o
1. Gento. Domanaro.

ahl/al/bajt/o
1. La Gento de la Profeto.

ahl/al/fetr/at/o
1. La Gento de la Naturo.

ahl/al/ĝann/at/o
1. La Gento de la Paradiza Ĝardeno.

ahl/al/ketab/o
1. La Gento de la Libro.

ahl/al/nar/o
1. La Gento de la Infera Fajro.

Ahmad/o
1. Plej laŭdinda. Alia nomo de Mohammad.

ahmad/an/o
1. Sekvanto de Mirza Golam' Ahmad, fondinto de ahmadismo.

ahmad/ism/o
1. Skolo de islamo, fondita de Mirza Golam' Ahmad.

aĥer/at/o
1. La alia vivo.
Komparu: donj/o (ĉi tiu vivo).

aj/at/o
1. Ĝenerale, sign(al)o de Allaho, ĉu en la Korano, ĉu interne de homo, ĉu en la ekstera mondo. En la Korano, ĉiu surato (ĉapitro) konsistas el pluraj (multaj aŭ malmultaj) ajatoj, alinome versoj aŭ versikloj, konsistantaj el frazeroj, frazoj aŭ frazaroj.

aj/at/allah/o
1. Plej supera rango de ŝiatismaj klerikuloj.
Alternativaj formoj: aj/at/alah/o, aj/at/o/lah/o, aj/at/ol/lah/o.
Komparu: hoĝĝ/at/al/islam/o.

akid/at/o
1. Islama teologio.
2. Mondobildo (de homo), kiu prilumas la praktikan vivovojon. Eventuale komparebla kun dino kiel vivovojo konforma al la naturo (ekzemple, de difinita homo).
Komparu: din/o.

akl/o
1. Intelekto; komprenkapablo.
2. La spirito (ruho) kiel neindividua principo reganta la mondon de individuaj estaĵoj.

alaj/he/s/salam’
1. Sur li estu paco!
Uzata post la mencio aŭ aludo de profeto.

alaj/he/s/sal/at/o/ŭa/s/salam’
1. Sur lin (venu) namazo kaj paco!
Uzata post la mencio aŭ aludo de Mohammad.

alam/o
1. Mondo kiel signifoplena manifestiĝo de sencoplena principo.

alem/o
1. Ulemo; religiscienculo.

al/hamd/o/le/llah’
1. La laŭd’ al Allaho!
Uzata por esprimi dankindan senpeziĝon.

Ali/o
1. Alta, supera. Nomo de kuzo kaj bofilo de Mohammad. Por la sonnatismo, la kvara kalifo. Por la ŝiatismo, la unua imamo.

Allah/o
1. La Dio de islamo.
2. Araba nomo de la sola Dio.
Alternativa formo: Alah/o.

almohad/o
1. Ano de religia kaj politika movado por disvastigi repurigitan islamon, unue en Nordokcidenta Afriko kaj poste ankaŭ en Sudokcidenta Eŭropo, en la 6-a kaj 7-a jarcentoj de la Heĝiro, tio estas, en la 12-a kaj 13-a jarcentoj de la naskiĝo de Jesuo. Iliajn religiajn instruojn formulis Ebn Tumart'.
Alternativaj formoj: movahed/o, taŭhid/an/o.

almoravid/o
1. Ano de religia kaj politika movado por disvastigi repurigitan islamon, unue en Nordokcidenta Afriko kaj poste ankaŭ en Sudokcidenta Eŭropo, en la 5-a kaj 6-a jarcentoj de la Heĝiro, tio estas, en la 11-a kaj 12-a jarcentoj de la naskiĝo de Jesuo. Ilia plej fama gvidanto en la unuaj tempoj estis Jusof ebn Taŝofin'.
Alternativaj formoj: morabet/o, rebat/an/o.

amen
1. Tiel estu!
Alternativa formo: amin.

Amen/at/o
1. Sekurigantino. Nomo de la patrino de Mohammad.

amin
1. Tiel estu!
Alternativa formo: amen.

Amin/o
1. Fidindulo. Alia nomo de Mohammad.

amir/o
1. Emiro; ordonanto (do ŝtatestro, imperiestro k.s.).
Komparu: amr/o.

amir/al/mumen/in/o
1. La Emiro de la Fidantoj. Ofta kromnomo de kalifo kaj de kelkaj aliaj islamaj ŝtatestroj.

amr/o
1. Ordono.
2. Ordono de Allaho; kiam ĝi diras al io "kon!" (estu!), kaj tio estas.
Komparu: amir/o, kon.

arab/a
1. (Rilata al) la lingvo i.a. de la Korano.

arkan/o
1. Ĉiu el la kvin fundamentoj de islamo, nome: ŝahadato, namazo, saŭmo, zakato, haĝĝo.

asl/o
1. Radiko; principo.
Komparu: branĉo (fargħ).

as/salam/o/alaj/kom
1. La paco sur vin!
Uzata por saluti kaj por adiaŭi.

astagfero/llah’
1. Mi petas gofranon (restarigon) de Allaho (t.e. ke Allaho restarigu min).
Alternativa formo: astaĥfero/llah'.
Komparu: gofran/o.

aŝura/o
1. La deka tago de la monato moharamo, kaj okazo de plursignifa fasto.

at
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj vortoj, plej ofte in-signifa, ofte kun la senco de "aĵo" aŭ "unuopo", malofte kun la senco de "elstarulo", foje alisignifa. Ĉe plua derivado en esperanto oni povas, el teoria vidpunkto, forstreki tiun "at" konsiderante ĝin sensignifa por plua derivado en la araba, aŭ konservi tiun "at" konsiderante ĝin parto de la radiko aŭ de la vorto, kiu estas uzata por plua derivado, kiel ĝi aperas foje en aliaj lingvoj. Diri ion pri tio el praktika vidpunkto oni povos nur post longa praktikado.

ata/beg/o
1. "Patro" (t.e. protektanto) de kronprinco; ankaŭ provincestro.
Alternativa formo: ata/bej/o.

auzo/be/llah’
1. Mi serĉas rifuĝon ĉe Allaho.

aŭr/at/o
1. Hontindaĵo. El fekha (t.e. rit-jura) vidpunkto: parto de la korpo, kaŝenda dum rita konduto.

azan/o
1. Preĝalvoko, kiu anoncas komenciĝon de rita tempo por preskribita namazo.

azan/ul/o
1. Muezino.