Mostrando entradas con la etiqueta o. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta o. Mostrar todas las entradas

2013/02/15

omajj/at/id/o/j

Parto de la Korajŝ-gento.

Ili donis sian nomon al la unua dinastio de arabaj kalifoj (jaroj 40-132 post la Heĝiro, jaroj 661-750 post Jesuo) post Ali ebn Abi Taleb ekde Moaviato ebn Abi Sofjan'. Ili alprenis Damaskon kiel ĉefurbon de kreskanta imperio inter Hindio kaj Atlantiko.

La postaj historiistoj ĝenerale akuzis ilin, ke ili interesiĝis pli multe pri sia materia potenco ol pri la spiritaj aferoj. Tio estis la sinteno kaj la preteksto de la abbasida puĉo aŭ revolucio, kiu anstataŭis ilin.

La salafismaj modernuloj akuzas la tutan historion de islamo post la kvar raŝedaj kalifoj je degenero.

La ŝiato konsideras ilin uzurpantoj.

La regantoj de Andaluso en la ĉefurbo, Kordovo, konsideradis sin omajjatidoj de la jaro 137 (755) ĝis la falo de la Kordova Kalifa Regno en la 5-a (11-a) jarcento.

2011/04/09

Osman' ebn Affan'


Osmano Ebnaffano estis la tria kalifo de la islama komunumo, de la jaro 23 ĝis la jaro 35 post la Heĝrato (tio estas, de 644 ĝis 655 post la naskiĝo de Jesuo).

Li estis riĉa komercisto, bela kaj eleganta, el la potenca familiklano Banu Omajjato. Malgraŭ sia alta klaso, li estis frua disĉiplo de Mohammad jam plurajn jarojn antaŭ la Heĝrato.

Li edziĝis al Rokajjato, filino de Mohammad, kaj elmigris ambaŭfoje al Abisenio, kaj poste al Madinato. Kiam Rokajjato mortis, li edziĝis al alia filino de Mohammad: Ommo Kolsum’.

Kiel kalifo li sekvis la spurojn de Omar. Lia penado kaj strebado por teni la komunumon unueca renkontis tian opozicion kaj konkurencon, ke kelkaj ribeluloj sieĝis lian hejmon kaj mortigis lin.

La sekva kalifo estis Ali ebn Abi Taleb.

2011/01/02

Omar ebn al-Ĥattab'

Omaro Ebnolĥattabo estis la dua kalifo (ĥalifato) de la islama komunumo. Liaj ĉefaj trajtoj estis grandaj volforto kaj organizkapablo.

Laŭ islama tradicio, la turnopunkto en lia vivo estis vizito al lia fratino Fatemato. Ŝi kaj ŝia edzo, Saido Ebnozajdo (Said’ ebn Zajd), estis fruaj disĉiploj de Mohammad. Iun tagon, kiam Omar estis tuj enironta la hejmon de sia fratino, li subaŭskultis kelkajn frazojn de la Korano. Tiu sperto tuŝis lin tiel profunde, ke li forlasis sian antaŭan sintenon kiel publika malamiko de islamo kaj fariĝis arda defendanto kaj apoganto de la instruoj de Mohammad per sia tuta energio.

Tio okazis en lia 26-a vivojaro, kvar jarojn antaŭ la Heĝiro (Heĝrato). Poste, en Medino (Madinato), li disvolvis sian organizeman karakteron.

Alia feliĉa okazo en lia vivo estis la edziniĝo de lia filino Hafsato al Mohammad.

Post la morto de Abubakro li estis akceptita kiel dua kalifo. Tiam li prenis multajn politikajn decidojn, el kiuj oni ofte mencias jenajn:

º Li donis specifajn regulojn por la neislamanoj en la sino de la islama komunumo.
º Li faris liston (divanon) de la homoj, kiuj rajtis je parto de la komunuma kaso.
º Li fondis armeajn tendarojn (mesrojn), kiuj poste fariĝis grandaj urboj.
º Li starigis komunumajn juĝistojn (kadiojn).
º Li kunordigis la noktan namazon sub la gvido de unu sola imamo en ramadano.
º Li disvastigis heĝiran kalendaron sur la bazo de la araba lunkalendaro.
º Li starigis diversajn punojn (ekzemple, por publika ebrieco, kaj por publika adulto).

Anstataŭ “kalifo” li ekuzis la alnomon “amiralmumenino”.

Abuloloato, kristana servanto de al-Mogirato Ebnoŝobato, provincestro en Basrato, mortigis lin ponarde la 26-an de zulheĝĝato la jaron 23 post la Heĝiro, tio estas, la 3-an de novembro de 644 post la naskiĝo de Jesuo.

Post lia morto, la ses plej fruaj disĉiploj de Mohammad kunvenis kaj elektis Osmanon por tria kalifo.

2010/03/16

O


ol
1. Deriva pseŭdosufikso kuniganta du substantivajn radikojn en genitiva rilato de posedato plus posedanto. Ĝi estas retroanalizebla kiel la substantiva finaĵo "o" plus la elizia formo de la artikolo.
Ekzemplo: ahl/ol/bajt/o.

Omar ebn al-Ĥattab’
1. Nomo de la dua kalifo de la islama komunumo.

omm/at/o
1. Nacia komunumo. Oni ofte uzas tiun vorton por signifi la tutan islamanan komunumon.

omr/at/o
1. Eta Pilgrimado, kiu postulas malpli striktajn kondiĉojn ol la Granda Pilgrimado (haĝĝo).

ors/o
1. Geedziĝa festo.
2. (Figursence) Morto de valio; nome, ĉar tiam la amanto kaj la amanto finfine kuniĝas (laŭ iuj) aŭ fariĝas unu (laŭ aliaj).

Osman' ebn Affan'
1. Nomo de la tria kalifo de la islama komunumo.