Laŭvorte: helpanto(j).
Loĝantoj de la urbo Jasreb (poste Madinato), kiuj helpis al
Mohammad, kiam la persekutoj kontraŭ la islamanoj en la urbo Makkato komencis
esti neelteneblaj; tiuj persekutoj fine kondukis al kontraŭvola elmigrado (heĝrato).
Ili poste akceptis en sian urbon la elmigrintajn islamanojn
(la heĝratanojn), inkluzive de Mohammad mem.