Laŭvorte: elmigrantoj.
Islamanoj elmigrintaj el la urbo Makkato, kiam la tieaj
persekutoj kontraŭ la islamanoj fariĝis neelteneblaj. Tio portis al kontraŭvola
elmigro (heĝrato) en la urbon Jasreb (poste Madinato), kies loĝantoj akceptis
ilin kiel rifuĝantojn.
Alternativa formo: mohaĝer/o/j.