2025/06/11

Provo latinlitere transskribi la araban voĉan faringan frotsonon (aŭ frikativon), kies plej ofta skribo estas la litero ع

La formon għ inspiris la samforma literduopo de la malta lingvo, kies origina prononco estis en iuj vortoj voĉa faringa frotsono (kiel la araba ع) kaj en aliaj vortoj voĉa palatvela frotsono (kiel la araba غ).

għebâd/at/o

1. Abdado, servado al Allaho.

Komparu: għobudijato: Abdeco, servanteco al Allaho. Robubij/at/o: Rabbeco, majstreco de Allaho.

robubij/at/o

1. Rabbeco, majstreco de Allaho.

Komparu: Għobudij/at/o: Abdeco, servanteco al Allaho. Għebâd/at/o: Abdado, servado al Allaho.

għobudij/at/o

1. Abdeco, servanteco al Allaho.

Komparu: Għebâd/at/o: Abdado, servado al Allaho. Robubij/at/o: Rabbeco, majstreco de Allaho.

rabb/o

1. Mastro.

Komparu: abd/o: Servanto, laboranto.

Allaho esta la rabbo de la homo, kaj la homo estas abdo de Allaho. Alivorte, Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa vivo; kaj la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn. La rabbeco (robubijato) de Allaho estas la transa aspekto de la abdeco (għobudijato) de la homo: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.

Sed la homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de Mohammad nomiĝas islamo.

Krome, Allaho estas unu el diversaj nomoj de la realo (Hakko), do la abda-rabba rilato povas esti komprenata ankaŭ kiel harmonio kun la realo. Do konscia abdado estas reala, kiam ĝi identas kun konscia harmonio kun la realo.

2024/11/18

Mohaĝer/o/j

Vidu: heĝr/at/an/o/j.

Heĝr/at/an/o/j

Laŭvorte: elmigrantoj.

Islamanoj elmigrintaj el la urbo Makkato, kiam la tieaj persekutoj kontraŭ la islamanoj fariĝis neelteneblaj. Tio portis al kontraŭvola elmigro (heĝrato) en la urbon Jasreb (poste Madinato), kies loĝantoj akceptis ilin kiel rifuĝantojn.

Alternativa formo: mohaĝer/o/j.

Komparu: ansar/o/j, ansar/an/o.

Ansar/o/j, ansar/an/o

Laŭvorte: helpanto(j).

Loĝantoj de la urbo Jasreb (poste Madinato), kiuj helpis al Mohammad, kiam la persekutoj kontraŭ la islamanoj en la urbo Makkato komencis esti neelteneblaj; tiuj persekutoj fine kondukis al kontraŭvola elmigrado (heĝrato).

Ili poste akceptis en sian urbon la elmigrintajn islamanojn (la heĝratanojn), inkluzive de Mohammad mem.

Komparu: heĝr/at/an/o/j.

2013/02/15

omajj/at/id/o/j

Parto de la Korajŝ-gento.

Ili donis sian nomon al la unua dinastio de arabaj kalifoj (jaroj 40-132 post la Heĝiro, jaroj 661-750 post Jesuo) post Ali ebn Abi Taleb ekde Moaviato ebn Abi Sofjan'. Ili alprenis Damaskon kiel ĉefurbon de kreskanta imperio inter Hindio kaj Atlantiko.

La postaj historiistoj ĝenerale akuzis ilin, ke ili interesiĝis pli multe pri sia materia potenco ol pri la spiritaj aferoj. Tio estis la sinteno kaj la preteksto de la abbasida puĉo aŭ revolucio, kiu anstataŭis ilin.

La salafismaj modernuloj akuzas la tutan historion de islamo post la kvar raŝedaj kalifoj je degenero.

La ŝiato konsideras ilin uzurpantoj.

La regantoj de Andaluso en la ĉefurbo, Kordovo, konsideradis sin omajjatidoj de la jaro 137 (755) ĝis la falo de la Kordova Kalifa Regno en la 5-a (11-a) jarcento.

2012/07/04

santri/o/j

En Indonezio, talebo, tio estas, lernanto ĉe madrasato (pesantreno), kie li studas precipe Koranon, hadisojn kaj aliajn islamajn lernobjektojn. Dum la kolonia epoko kaj poste, tiuj tendencoj, kiuj emis al rekonstruo de praislamo sur la bazo de ekskluzivismaj interpretoj de tradiciaj tekstoj, poiome transprenis la gvidadon de la instrusistemo kaj disvolvis propran modelon de madrasatoj, kies lernantoj (santrioj) siavice disvastigis sian rekonstruitan islamon en la urboj kaj en la komercista klaso. Nur la simplaj kamparanoj (abanganoj) kaj la tradicia elito (prijajioj) restis ekster tiu rekonstrua tendenco, la akso de kies socia manifestiĝo plej ofte estas altrudo de ritjure orientita kredo sur aliajn islamanojn.

La santrioj plej ofte estas kamparaj bienestroj, urbaj kaj neurbaj komercistoj kaj ĝenerale riĉuloj, kiuj pilgrimas al Makkato, de kie ili revenas repurigitaj en sia puritanismo.

En ilia sino iam ekestis reformismaj movadoj, kiel paderiismo kaj mohammadismo, kaj ankaŭ netoleremaj kondutoj, kiuj foje atingis la ekstremojn kaj perforton de alilokaj grupoj (komparu la modernan talebismon de la talebismanoj, ekzemple en Afganio).

En Indonezio, anoj de aliaj tendencoj akuzas la santriojn, ke ili serĉas fremdan (precipe araban) islamon, kvazaŭ plej multaj indonezianoj ne estus islamanoj aŭ ne povus instrui "puran" islamon.

prijaji/o/j

Tradicia klaso de nobeloj kaj aliaj ŝtatoficistoj en Indonezio (principe en Javo), kies islamo estas pli permesema ol tiu de la santrioj, kaj pli influita de la araba islamo ol tiu de la abanganoj.

2012/06/30

abangan/o/j

En Indonezio, socikultura homgrupo, kiu loĝas precipe en la centra kaj orienta partoj de Javo (ekzemple, en Jogjakarta [el yogya "taŭga", kaj karta "prospero"; tio estas "taŭga por prospero"] kaj Surakarta [el sura "moharamo", tio estas, la unua monato de la islama lunkalendaro, kiu en Javo simbolas koncipiĝon kaj ekeston, kaj el karta "prospero"; tio estas, "moharamo de prospero"]).

Iliaj vivostilo kaj religia praktiko estas daŭrigo de la unuaj islamaj instruoj alvenintaj antaŭ jarcentoj, kaj kolizias kun la vivostilo kaj religia praktiko de la santrioj (socikultura homgrupo forte influita de modernepoke proksimoriente devena, surtekste bazita sonnatisma islamo), kiuj interalie insistas pri sia kompreno de la islama ŝariato kontraŭ la tradicia java kompreno de islamo. Tia kontrasto inter tradiciaj islamoj kaj modernaj islamoj troviĝas ĉie en la islama mondo, ankaŭ en Proksima Oriento (Sudokcidenta Azio).

Tre ofte la abanganoj estas kamparanoj, dum la santrioj estas komercistoj kaj urbanoj.

Ilia spirita centro estas en la urbo Demak, en centra Javo, kien la unuaj islamanoj venis el Ĉinio kaj konstruis la unuan moskeon en Javo en 1479 pK.

Por la deveno de la vorto estas du oftaj rakontoj, neniu el kiuj estas dokumente atestita:

1. El javlingva vorto abang "ruĝa", ĉi tie en la senco de "malbonkvalita (oraĵo)", aŭ alude al la haŭtkoloro de la indiĝenaj islamanoj, kontraste kun fremdaj islamanoj.

2. "Frataro", el abang "pli aĝa frato", "pli aĝa sinjoro". Bonvenus esplori, ĉu tio estas (aŭ eble iam estis) vorto por alparolo inter la abanganoj.

Vortaro de islamo kaj islamismo (hispanlingva)

Verko: Diccionario de islam e islamismo [= Vortaro de islamo kaj islamismo]
Aŭtoro: Luz Gómez García
Eldono: Espasa Calpe, S.A., Madrid (Hispanio), 2009. 412 paĝoj.
ISBN: 978-84-670-3089-1
Komentoj:
Verkita en kastilia (alinome: hispana) lingvo.
Ĝi inkluzivas ankaŭ:
- kronologian tabelon (p. 375);
- laŭteman bibliografion (p. 383);
- kvar indeksojn de:
1. fakvortoj (p. 392);
2. nomoj de homoj, dinastioj, popoloj, triboj (p. 399);
3. loknomoj (p. 404);
4. okazaĵoj, organizaĵoj, entreprenoj, institucioj (p. 408).
Dua eldono: Editorial Trotta, S.A., Madrid (Hispanio), 2019. 490 paĝoj.
ISBN: 978-84-9879-747-3

2011/06/11

Ali ebn Abi Taleb


Ali Ebnabitalebo estis kuzo kaj bofilo de Mohammad, edzo (ne nur) de lia filino Fatemato, patro (ne nur) de Hasan kaj Hosajn, kaj kvara kalifo (ĥalifato) de la jaro 656 post la naskiĝo de Jesuo ĝis sia morto post kvin jaroj de tiam, en ramadano de la jaro 40 post la Heĝrato, iom pli ol sesdekjaraĝa. La Ŝiato konsideras lin la unua imamo de la islama komunumo.

Mohammad edukis Alion kvazaŭ sian filon, kaj ĉi tiu estis la unua viro, kiu islamaniĝis. Lia popola famo baziĝas, ekster aliaj, religiaj konsideroj, sur liaj supozataj kuraĝo kaj saĝeco.

Kiam Mohammad mortis, parto de la islama komunumo konsideris Alion lia sola legitima posteulo. Tamen li elektiĝis kiel kalifo nur post Osmano.

Kontestata jam de la komenco, li akceptis solvi la konflikton per kompromiso, sed Moaviato ebn Abi Sofjan' sukcesis alpreni la postenon de kalifo por si. Post kelkaj monatoj Alion murdis sendependulo en Kufato.

El la du partioj, la familia klano de Moaviato, la Omajjatidoj, akceptis nur la tri unuajn kalifojn kiel legitimajn, dum la familia klano de Ali kaj liaj partianoj, la ŝiato de Ali, akceptis nur lin kiel legitiman imamon aŭ gvidanton. En ambaŭ kazoj la respektivaj ĉefpersonoj inaŭguris heredajn dinastiojn de regantoj kaj aspirantoj al regado.

La sonnatisma tradicia sinteno estas kompromiso, kiu akceptas ĉiujn kvar kiel legitimajn kalifojn kaj eĉ honorigas ilin per la alnomo "al-ĥolafa' al-raŝedun'", tio estas, "la prave gvidataj kalifoj", "la raŝedaj kalifoj".

La tradicia tombo de Ali estas en Naĝaf, okcidente de Kufato, kaj estas ofte vizitata.

En plej multaj skoloj de sufado Ali estas rekta heredanto de la Mohammada senpera proksimeco al Allaho, kiun li heredigis al diversaj disĉiploj. En la Ŝiato, Ali estas la sola heredanto de tiu proksimeco, kiun diversaj skoloj de la Ŝiato komprenas diverse; sed laŭ plej multaj ŝiatanoj la imameco de Ali (kaj de liaj posteuloj) implicas esmatecon (tio estas, la imamoj ne eraras en siaj opinioj kaj ankaŭ ne en siaj agadoj).

Laŭ la sonnatismaj skoloj Mohammad ne nomumis eksplicite posteulon; laŭ la ŝiatismaj skoloj, Mohammad nomumis Alion sia posteulo en Gadir' Ĥomm, oazo inter Makkato kaj Madinato.

2011/04/09

Osman' ebn Affan'


Osmano Ebnaffano estis la tria kalifo de la islama komunumo, de la jaro 23 ĝis la jaro 35 post la Heĝrato (tio estas, de 644 ĝis 655 post la naskiĝo de Jesuo).

Li estis riĉa komercisto, bela kaj eleganta, el la potenca familiklano Banu Omajjato. Malgraŭ sia alta klaso, li estis frua disĉiplo de Mohammad jam plurajn jarojn antaŭ la Heĝrato.

Li edziĝis al Rokajjato, filino de Mohammad, kaj elmigris ambaŭfoje al Abisenio, kaj poste al Madinato. Kiam Rokajjato mortis, li edziĝis al alia filino de Mohammad: Ommo Kolsum’.

Kiel kalifo li sekvis la spurojn de Omar. Lia penado kaj strebado por teni la komunumon unueca renkontis tian opozicion kaj konkurencon, ke kelkaj ribeluloj sieĝis lian hejmon kaj mortigis lin.

La sekva kalifo estis Ali ebn Abi Taleb.

2011/02/19

Kelkaj principoj de transskribo

Mi ricevis lastatempe kelkajn proponojn de ŝanĝoj en la formo de kelkaj vortoj.

Unu el la proponoj elektis la formon "zikro" por tio, kion mi skribis "zekro". Nu, pri vokaloj mi diru, ke la (skrib)araba lingvo havas tri tembrojn da vokaloj, kun longaj kaj mallongaj manifestiĝoj. Tiuj tri tembroj estas velara, meza kaj palata. La velaran tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "o" kaj "u", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Paralele al tio, la palatan tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "e" kaj "i", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Ankaŭ en la kazo de la longa kaj la mallonga mezaj vokaloj, la fakta prononco dependas de la ĉirkaŭaj sonoj.

Nu, jen ni havas ses fonemojn, por kies transskribo ni disponas nur la kvin vokalojn de la Fundamento de Esperanto. Kion fari? Ĉu sidi senkonsila? Ĉu enkonduki ankoraŭ plian novismon? Mi sekvis la ekzemplon de la persa lingvo en la kazo de la palataj kaj de la velaraj vokaloj, kaj reprezentis la longan velaran vokalon per "u" kaj la mallongan per "o", dum la longan palatan vokalon mi reprezentis per "i" kaj la mallongan per "e". Nur unu konfuzo restis, nome, en la kazoj de longa kaj mallonga mezaj vokaloj, kiujn ambaŭ mi redonis per "a".

Tial mi skribis "zekro" anstataŭ la tamen ankaŭ pravigebla "zikro", kiun mi flankenlasis por eviti pli da konfuzebloj. Tamen, teorie nenio devigas al plena sistemeco, precipe se la lingvouzo mem portos nin al aliaj havenoj.

Alia propono rilatas, ŝajne, al la transliterigo de la "ligita t" (tao marbuta). Mi konsideras tion delikata demando, por kiu mi ne havas definitivan proponon. Tiu litero, kiu reprezentas originan prononcon "at", unuflanke neniam estas parto de la radiko de la koncerna vorto, aliflanke estas plursignifa: "in", "aĵ", "eg"...

Se ni rigardu al tio, kiel aliaj lingvoj alprenis arabajn vortojn, kiuj havas tiun literon en la fino (ĝi troviĝas nur kiel lasta litero de tiuj vortoj), ni vidas diversajn solvojn eĉ en la sama lingvo: "a", "at", "e"...

Kion fari en esperanto? Mi trovas du teoriajn solvojn: unuflanke, tute fajfi pri la finaĵo; aliflanke, konservi ĝin tutan kiel en la (skrib)araba. Kaj, ĉar mi ne trovis decidigan kriterion por elekti unu solvon kaj forpuŝi la alian, mi provizore decidis konservi ambaŭ, jen aparte, jen kune per uzado de krampoj aŭ de aliaj similefikaj rimedoj.

Kompreneble, mi konscie malatentas lokajn prononcojn, ĉar ili tute ne estas unuecaj. Kio estas serioza en Kairo, tio estas ridinda en Damasko, kaj ambaŭ estas neglektindaj en Riado. Tial mi decidis sekvi lingvosciencajn kriteriojn, eĉ se ili malflatas la lingvan ŝovinismon de kelkaj homoj.

2011/01/02

Omar ebn al-Ĥattab'

Omaro Ebnolĥattabo estis la dua kalifo (ĥalifato) de la islama komunumo. Liaj ĉefaj trajtoj estis grandaj volforto kaj organizkapablo.

Laŭ islama tradicio, la turnopunkto en lia vivo estis vizito al lia fratino Fatemato. Ŝi kaj ŝia edzo, Saido Ebnozajdo (Said’ ebn Zajd), estis fruaj disĉiploj de Mohammad. Iun tagon, kiam Omar estis tuj enironta la hejmon de sia fratino, li subaŭskultis kelkajn frazojn de la Korano. Tiu sperto tuŝis lin tiel profunde, ke li forlasis sian antaŭan sintenon kiel publika malamiko de islamo kaj fariĝis arda defendanto kaj apoganto de la instruoj de Mohammad per sia tuta energio.

Tio okazis en lia 26-a vivojaro, kvar jarojn antaŭ la Heĝiro (Heĝrato). Poste, en Medino (Madinato), li disvolvis sian organizeman karakteron.

Alia feliĉa okazo en lia vivo estis la edziniĝo de lia filino Hafsato al Mohammad.

Post la morto de Abubakro li estis akceptita kiel dua kalifo. Tiam li prenis multajn politikajn decidojn, el kiuj oni ofte mencias jenajn:

º Li donis specifajn regulojn por la neislamanoj en la sino de la islama komunumo.
º Li faris liston (divanon) de la homoj, kiuj rajtis je parto de la komunuma kaso.
º Li fondis armeajn tendarojn (mesrojn), kiuj poste fariĝis grandaj urboj.
º Li starigis komunumajn juĝistojn (kadiojn).
º Li kunordigis la noktan namazon sub la gvido de unu sola imamo en ramadano.
º Li disvastigis heĝiran kalendaron sur la bazo de la araba lunkalendaro.
º Li starigis diversajn punojn (ekzemple, por publika ebrieco, kaj por publika adulto).

Anstataŭ “kalifo” li ekuzis la alnomon “amiralmumenino”.

Abuloloato, kristana servanto de al-Mogirato Ebnoŝobato, provincestro en Basrato, mortigis lin ponarde la 26-an de zulheĝĝato la jaron 23 post la Heĝiro, tio estas, la 3-an de novembro de 644 post la naskiĝo de Jesuo.

Post lia morto, la ses plej fruaj disĉiploj de Mohammad kunvenis kaj elektis Osmanon por tria kalifo.

2010/12/05

Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o


Kromnomata al-emâm al-agħzam (La Azama Imamo, La Plej Grandioza Imamo).

Li naskiĝis en Kufato ĉirkaŭ la jaro 81 heĝrata / 700 post la naskiĝo de Jesuo kaj mortis en Bagdado en la jaro 150 H / 767 p.J.

Profesie, li vivtenis sin per komercado de ŝtofoj.

Li havis disĉiplojn en religiaj aferoj, sed ni havas neniun lian rektan verkon, eble krom letero al Osmano al-Batti, en kiu li defendas sian sintenon favoran al erĝaismo (tendenco akcepti, ke grandaj konduteraroj ne nepre forpelas la homojn el la islamanaro). Eble pro tiu sia erĝaismo li estis enkarcerigita en Bagdado ĝis sia morto.

Lia prestiĝo kiel fakiho (rit-juristo) kreskis post lia morto, ĝis oni konsideris lin fondinto de unu el la kvar ĉefaj mazhaboj (skoloj) de fekho (rit-juro) en la sino de sonnatismo.

Oni atribuis al li Mosnadon kiel kolekton de hadisoj, kiujn li ŝajne uzadis en sia instruado.

Li famiĝis pro abunda uzado de rajo (privata opinio) kaj de kiaso (analogia rezonado) antaŭ ol taklido (imitado) de hadisoj iĝis ĉefa modo.

En la jaro 459 H / 1066 p.J. oni konstruis maŭzoleon sur lia tombo en Bagdado. Tiu konstruaĵo donis nomon al la Azama Kvartalo (al-Agħzamija) en tiu urbo.

2010/11/11

Abu/bakr/o


Intima amiko kaj konstanta kunulo de la profeto Mohammad, al kiu li plene fidis eĉ post ties morto, pro kio li ricevis la kromnomon la Seddiko (la Fidanto). La esprimo “la dua el la du” (Korano 9, 40) estas ofte komprenata kiel aludo al li. Li akompanis la Profeton en la elmigro el Makkato al Madinato.

Li anstataŭis la Profeton por gvidi kolektivan namazon, kiam Mohammad malsanis, kio verŝajne estis granda atuto en lia elektiĝo kiel unua kalifo (ĥalifato) post la morto de lia amiko.

Li estis la patro de Aeŝato, edzino de Mohammad.

La islama tradicio rakontas pri liaj milda temperamento, afabla karaktero kaj kompatemo al la venkitoj. Li famiĝis pro sia modesteco kaj pro sia malemo riĉiĝi el la komuna havaĵo.

La ŝiatismo ĝenerale konsideras lin uzurpinto de Alio en la gvida rolo, kiun ĉi tiu devis havi en la komunumo, malgraŭ tio, ke nur parto de la komunumo (precipe la ŝiato de Alio) agnoskis ĉi ties aŭtoritaton.

2010/11/01

abd/o


1. Servanto, laboranto.
Komparu: rabb/o: Mastro.

La homo estas abdo de Allaho, kaj Allaho estas la rabbo de la homo. Alivorte, la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn; kaj Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa vivo. La abdeco (għobudijato) de la homo estas la cisa aspekto de la rabbeco (robubijato) de Allaho: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.

Sed la homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de Mohammad nomiĝas islamo.