2011/02/19

Kelkaj principoj de transskribo

Mi ricevis lastatempe kelkajn proponojn de ŝanĝoj en la formo de kelkaj vortoj.

Unu el la proponoj elektis la formon "zikro" por tio, kion mi skribis "zekro". Nu, pri vokaloj mi diru, ke la (skrib)araba lingvo havas tri tembrojn da vokaloj, kun longaj kaj mallongaj manifestiĝoj. Tiuj tri tembroj estas velara, meza kaj palata. La velaran tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "o" kaj "u", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Paralele al tio, la palatan tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "e" kaj "i", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Ankaŭ en la kazo de la longa kaj la mallonga mezaj vokaloj, la fakta prononco dependas de la ĉirkaŭaj sonoj.

Nu, jen ni havas ses fonemojn, por kies transskribo ni disponas nur la kvin vokalojn de la Fundamento de Esperanto. Kion fari? Ĉu sidi senkonsila? Ĉu enkonduki ankoraŭ plian novismon? Mi sekvis la ekzemplon de la persa lingvo en la kazo de la palataj kaj de la velaraj vokaloj, kaj reprezentis la longan velaran vokalon per "u" kaj la mallongan per "o", dum la longan palatan vokalon mi reprezentis per "i" kaj la mallongan per "e". Nur unu konfuzo restis, nome, en la kazoj de longa kaj mallonga mezaj vokaloj, kiujn ambaŭ mi redonis per "a".

Tial mi skribis "zekro" anstataŭ la tamen ankaŭ pravigebla "zikro", kiun mi flankenlasis por eviti pli da konfuzebloj. Tamen, teorie nenio devigas al plena sistemeco, precipe se la lingvouzo mem portos nin al aliaj havenoj.

Alia propono rilatas, ŝajne, al la transliterigo de la "ligita t" (tao marbuta). Mi konsideras tion delikata demando, por kiu mi ne havas definitivan proponon. Tiu litero, kiu reprezentas originan prononcon "at", unuflanke neniam estas parto de la radiko de la koncerna vorto, aliflanke estas plursignifa: "in", "aĵ", "eg"...

Se ni rigardu al tio, kiel aliaj lingvoj alprenis arabajn vortojn, kiuj havas tiun literon en la fino (ĝi troviĝas nur kiel lasta litero de tiuj vortoj), ni vidas diversajn solvojn eĉ en la sama lingvo: "a", "at", "e"...

Kion fari en esperanto? Mi trovas du teoriajn solvojn: unuflanke, tute fajfi pri la finaĵo; aliflanke, konservi ĝin tutan kiel en la (skrib)araba. Kaj, ĉar mi ne trovis decidigan kriterion por elekti unu solvon kaj forpuŝi la alian, mi provizore decidis konservi ambaŭ, jen aparte, jen kune per uzado de krampoj aŭ de aliaj similefikaj rimedoj.

Kompreneble, mi konscie malatentas lokajn prononcojn, ĉar ili tute ne estas unuecaj. Kio estas serioza en Kairo, tio estas ridinda en Damasko, kaj ambaŭ estas neglektindaj en Riado. Tial mi decidis sekvi lingvosciencajn kriteriojn, eĉ se ili malflatas la lingvan ŝovinismon de kelkaj homoj.

2011/01/02

Omar ebn al-Ĥattab'

Omaro Ebnolĥattabo estis la dua kalifo (ĥalifato) de la islama komunumo. Liaj ĉefaj trajtoj estis grandaj volforto kaj organizkapablo.

Laŭ islama tradicio, la turnopunkto en lia vivo estis vizito al lia fratino Fatemato. Ŝi kaj ŝia edzo, Saido Ebnozajdo (Said’ ebn Zajd), estis fruaj disĉiploj de Mohammad. Iun tagon, kiam Omar estis tuj enironta la hejmon de sia fratino, li subaŭskultis kelkajn frazojn de la Korano. Tiu sperto tuŝis lin tiel profunde, ke li forlasis sian antaŭan sintenon kiel publika malamiko de islamo kaj fariĝis arda defendanto kaj apoganto de la instruoj de Mohammad per sia tuta energio.

Tio okazis en lia 26-a vivojaro, kvar jarojn antaŭ la Heĝiro (Heĝrato). Poste, en Medino (Madinato), li disvolvis sian organizeman karakteron.

Alia feliĉa okazo en lia vivo estis la edziniĝo de lia filino Hafsato al Mohammad.

Post la morto de Abubakro li estis akceptita kiel dua kalifo. Tiam li prenis multajn politikajn decidojn, el kiuj oni ofte mencias jenajn:

º Li donis specifajn regulojn por la neislamanoj en la sino de la islama komunumo.
º Li faris liston (divanon) de la homoj, kiuj rajtis je parto de la komunuma kaso.
º Li fondis armeajn tendarojn (mesrojn), kiuj poste fariĝis grandaj urboj.
º Li starigis komunumajn juĝistojn (kadiojn).
º Li kunordigis la noktan namazon sub la gvido de unu sola imamo en ramadano.
º Li disvastigis heĝiran kalendaron sur la bazo de la araba lunkalendaro.
º Li starigis diversajn punojn (ekzemple, por publika ebrieco, kaj por publika adulto).

Anstataŭ “kalifo” li ekuzis la alnomon “amiralmumenino”.

Abuloloato, kristana servanto de al-Mogirato Ebnoŝobato, provincestro en Basrato, mortigis lin ponarde la 26-an de zulheĝĝato la jaron 23 post la Heĝiro, tio estas, la 3-an de novembro de 644 post la naskiĝo de Jesuo.

Post lia morto, la ses plej fruaj disĉiploj de Mohammad kunvenis kaj elektis Osmanon por tria kalifo.

2010/12/05

Abu/hanif/at/o al/Noman/o ebn Sabet/o


Kromnomata al-emâm al-agħzam (La Azama Imamo, La Plej Grandioza Imamo).

Li naskiĝis en Kufato ĉirkaŭ la jaro 81 heĝrata / 700 post la naskiĝo de Jesuo kaj mortis en Bagdado en la jaro 150 H / 767 p.J.

Profesie, li vivtenis sin per komercado de ŝtofoj.

Li havis disĉiplojn en religiaj aferoj, sed ni havas neniun lian rektan verkon, eble krom letero al Osmano al-Batti, en kiu li defendas sian sintenon favoran al erĝaismo (tendenco akcepti, ke grandaj konduteraroj ne nepre forpelas la homojn el la islamanaro). Eble pro tiu sia erĝaismo li estis enkarcerigita en Bagdado ĝis sia morto.

Lia prestiĝo kiel fakiho (rit-juristo) kreskis post lia morto, ĝis oni konsideris lin fondinto de unu el la kvar ĉefaj mazhaboj (skoloj) de fekho (rit-juro) en la sino de sonnatismo.

Oni atribuis al li Mosnadon kiel kolekton de hadisoj, kiujn li ŝajne uzadis en sia instruado.

Li famiĝis pro abunda uzado de rajo (privata opinio) kaj de kiaso (analogia rezonado) antaŭ ol taklido (imitado) de hadisoj iĝis ĉefa modo.

En la jaro 459 H / 1066 p.J. oni konstruis maŭzoleon sur lia tombo en Bagdado. Tiu konstruaĵo donis nomon al la Azama Kvartalo (al-Agħzamija) en tiu urbo.

2010/11/11

Abu/bakr/o


Intima amiko kaj konstanta kunulo de la profeto Mohammad, al kiu li plene fidis eĉ post ties morto, pro kio li ricevis la kromnomon la Seddiko (la Fidanto). La esprimo “la dua el la du” (Korano 9, 40) estas ofte komprenata kiel aludo al li. Li akompanis la Profeton en la elmigro el Makkato al Madinato.

Li anstataŭis la Profeton por gvidi kolektivan namazon, kiam Mohammad malsanis, kio verŝajne estis granda atuto en lia elektiĝo kiel unua kalifo (ĥalifato) post la morto de lia amiko.

Li estis la patro de Aeŝato, edzino de Mohammad.

La islama tradicio rakontas pri liaj milda temperamento, afabla karaktero kaj kompatemo al la venkitoj. Li famiĝis pro sia modesteco kaj pro sia malemo riĉiĝi el la komuna havaĵo.

La ŝiatismo ĝenerale konsideras lin uzurpinto de Alio en la gvida rolo, kiun ĉi tiu devis havi en la komunumo, malgraŭ tio, ke nur parto de la komunumo (precipe la ŝiato de Alio) agnoskis ĉi ties aŭtoritaton.

2010/11/01

abd/o


1. Servanto, laboranto.
Komparu: rabb/o: Mastro.

La homo estas abdo de Allaho, kaj Allaho estas la rabbo de la homo. Alivorte, la homo, estiel abdo, servas al Allaho manifestante ties latentaĵojn; kaj Allaho, estiel rabbo, regas kaj determinas ĉiun flankon de la homa vivo. La abdeco (għobudijato) de la homo estas la cisa aspekto de la rabbeco (robubijato) de Allaho: ĉiu el ambaŭ elvokas sian paralon. Dum la abdo estas abdo kaj la rabbo estas rabbo, abdeco kaj rabbeco estas nepraj.

Sed la homo povas abdadi konscie; se la abdo konscias sian abdecon kaj agas kongrue kun sia konscio, la abdo praktikas abdadon (għebâdato), kiu en la tradicio de Mohammad nomiĝas islamo.

2010/04/24

Nur ŝajne nenio nova

Mi konstante provas ĝisdatigi la malnovajn blogerojn, sed tio ne ŝanĝas la datojn de tiuj blogeroj. Tial, se vi deziras konatiĝi kun la plej freŝa versio de ĉi tiu blogo, nepre relegu ĝin ekde la komenco. Sugestoj bonvenas!

2010/04/05

Kategorioj de la ordigita materialo

En la komenco mi planis ordigi la materialon laŭ la sekvaj kategorioj:

Primaraj vortoj:
Ĉefaj vortoj, gravaj eĉ por supraĵa aliro.

Sekundaraj vortoj:
Malĉefaj vortoj, gravaj precipe por pli profunda aliro.

Personaj nomoj:
Kun indiko de pseŭdoafiksoj.

Frazoj:
Prononca adapto plus traduko de la senco.

Alia materialo:
Alia lingva materialo; ekzemple, la supre aluditaj pseŭdoafiksoj.

Tamen, kiam tiu materialo komencis amasiĝi, mi vidis, ke tiu ordigo ne konvenas al granda parto de la materialo. Tial mi revenis al nur alfabeta ordigo. Ĉiu eventuala klasifiko de la materialo, krom la komenclitero, estos parto de la komentoj de la respektivaj kapvortoj.