2010/04/24

Nur ŝajne nenio nova

Mi konstante provas ĝisdatigi la malnovajn blogerojn, sed tio ne ŝanĝas la datojn de tiuj blogeroj. Tial, se vi deziras konatiĝi kun la plej freŝa versio de ĉi tiu blogo, nepre relegu ĝin ekde la komenco. Sugestoj bonvenas!

2 comentarios:

  1. pardonu, la sugesto sonos abrupte: blogo ne tre taŭgas por vortaro.

    eventuale vi povus uzi temvortojn "_a" "_b" kaj tiel plu laŭ la komencliteroj, kaj montri tiujn temvortojn en la dekstra kolumno. tio faciligus la laŭliteran foliumadon.

    eventuale vi ankaŭ povus redakti unu artikolon por ĉiu vorto, kaj tiam almenaŭ novaj kapvortoj aperus kiel novaĵoj, kvankam ĝi aliflanke malfaciligus la foliumadon.

    vikioj ne perfektas, sed pli taŭgas por malgrandaj vortaroj. por kelkaj terminaretoj mi uzis vikilibrojn. la avantaĝo-malavantaĝo estas, ke iu ajn povas enredakti.

    ResponderEliminar
  2. Dankon, ĵeromo!

    Ankaŭ mi pensas, ke blogo ne taŭgas por vortaro. Tamen ĉi tiu blogo ne estas vortaro, sed nur facile alirebla, provizora labordokumento por eventuala, estunta vortareto, kiu eble neniam publikiĝos, ĉar mi ja apenaŭ havas liberan tempon. Kaj eĉ mia laborposteno kiel universitata instruisto de arabaj kaj islamaj studoj estas en serioza danĝero, ĉar mi ne havas taŭgan protektanton; do des pli probable estas, ke mi ne povos daŭrigi la apenaŭ komencitan laboron.

    Aliflanke, ,mi ankaŭ provis la temvortojn laŭ komencaj literoj, sed miaj magraj scioj pri komputiloj ne sufiĉis por realigi tiun projekton. Do mi decidis meti ĉiujn vortojn kun la sama komenclitero en unu saman blogeron, kiel oni povas vidi en la arkivo de la 16-a de marto 2010.

    ResponderEliminar

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: