2011/02/19

Kelkaj principoj de transskribo

Mi ricevis lastatempe kelkajn proponojn de ŝanĝoj en la formo de kelkaj vortoj.

Unu el la proponoj elektis la formon "zikro" por tio, kion mi skribis "zekro". Nu, pri vokaloj mi diru, ke la (skrib)araba lingvo havas tri tembrojn da vokaloj, kun longaj kaj mallongaj manifestiĝoj. Tiuj tri tembroj estas velara, meza kaj palata. La velaran tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "o" kaj "u", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Paralele al tio, la palatan tembron reprezentas unu longa kaj unu mallonga vokaloj, kies faktaj prononcoj varias inter la esperantaj "e" kaj "i", depende de la artikulacioj de la ĉirkaŭaj sonoj. Ankaŭ en la kazo de la longa kaj la mallonga mezaj vokaloj, la fakta prononco dependas de la ĉirkaŭaj sonoj.

Nu, jen ni havas ses fonemojn, por kies transskribo ni disponas nur la kvin vokalojn de la Fundamento de Esperanto. Kion fari? Ĉu sidi senkonsila? Ĉu enkonduki ankoraŭ plian novismon? Mi sekvis la ekzemplon de la persa lingvo en la kazo de la palataj kaj de la velaraj vokaloj, kaj reprezentis la longan velaran vokalon per "u" kaj la mallongan per "o", dum la longan palatan vokalon mi reprezentis per "i" kaj la mallongan per "e". Nur unu konfuzo restis, nome, en la kazoj de longa kaj mallonga mezaj vokaloj, kiujn ambaŭ mi redonis per "a".

Tial mi skribis "zekro" anstataŭ la tamen ankaŭ pravigebla "zikro", kiun mi flankenlasis por eviti pli da konfuzebloj. Tamen, teorie nenio devigas al plena sistemeco, precipe se la lingvouzo mem portos nin al aliaj havenoj.

Alia propono rilatas, ŝajne, al la transliterigo de la "ligita t" (tao marbuta). Mi konsideras tion delikata demando, por kiu mi ne havas definitivan proponon. Tiu litero, kiu reprezentas originan prononcon "at", unuflanke neniam estas parto de la radiko de la koncerna vorto, aliflanke estas plursignifa: "in", "aĵ", "eg"...

Se ni rigardu al tio, kiel aliaj lingvoj alprenis arabajn vortojn, kiuj havas tiun literon en la fino (ĝi troviĝas nur kiel lasta litero de tiuj vortoj), ni vidas diversajn solvojn eĉ en la sama lingvo: "a", "at", "e"...

Kion fari en esperanto? Mi trovas du teoriajn solvojn: unuflanke, tute fajfi pri la finaĵo; aliflanke, konservi ĝin tutan kiel en la (skrib)araba. Kaj, ĉar mi ne trovis decidigan kriterion por elekti unu solvon kaj forpuŝi la alian, mi provizore decidis konservi ambaŭ, jen aparte, jen kune per uzado de krampoj aŭ de aliaj similefikaj rimedoj.

Kompreneble, mi konscie malatentas lokajn prononcojn, ĉar ili tute ne estas unuecaj. Kio estas serioza en Kairo, tio estas ridinda en Damasko, kaj ambaŭ estas neglektindaj en Riado. Tial mi decidis sekvi lingvosciencajn kriteriojn, eĉ se ili malflatas la lingvan ŝovinismon de kelkaj homoj.

4 comentarios:

  1. Pacon al vi, frato.

    Mi nomighas Sonja kaj mi estas nova Islamanino en Kanado. Mi estas la autoro de http://esperantodictionary.org kaj shatus kunlabori kun vi en via projekto de Islama terminaro en Esperanto. :)

    ResponderEliminar
  2. Pacon kaj sanon al vi, Sonja.

    Bonvenon en ĉi tiun retejon! Ĉiu bonvola homo estas bonvena, ĉu islamano, ĉu neislamano. Mi mem rekonis min islamano en mil naŭcent naŭdek, kaj eĉ laboris dum multaj jaroj por diversaj islamaj asocioj kaj kunlaboris kun islamanoj (kaj neislamanoj) el plej diversaj skoloj.

    La retejo ne estas vera projekto de Islama terminaro, ĉar mi ne havas sufiĉan tempon por regule varti kaj flegi la blogon, se ne paroli pri mia eventuala lerto aŭ mallerto. Mi estos feliĉa, se aliaj homoj, pli kompetentaj ol mi, trovos ian utilon en la registrita materialo kaj eventuale uzos ĝin por redakti vere prezentindan terminaron.

    Se mi taksu vian kapablon surbaze de via laŭdinda lingvoteknika laboro, kiun mi jam konis kaj tre ŝatas, via kunlaboro estos plej bonvena: jen per komentoj, jen per proponoj, jen per depruntoj, jen tra iu ajn alia vojo, kiu al vi ŝajnos konvena.

    Mi alte estimas la principojn de simpleco kaj logiko; tamen mi malofte proksimiĝas al tiuj idealoj. Kaj super la diversaj eblaj principoj mi pli alten levas la standardon de la vivo.

    Konsideru miajn blogerojn nurajn cerbumaĵojn, kiujn mi (eble tro) kuraĝis publikigi kaj dividi kun miaj homaj gefratoj.

    Kun amika rideto,
    Ibrahim

    ResponderEliminar
  3. ankaŭ mi opinias la persan manieron bona, ĉar ĝi konservas plimulton de la vokaldistingoj. bedaŭrinde la vojo al latinaj literoj ofte iras tra sciencaj transskriboj per i ī a ā u ū kaj posta perdo de la kromsignoj en ordinara uzo, kaj tio iĝas tiom kutima ke ankaŭ persajn nomojn oni trovas tiel skribitaj spite al la persa elparolo: hafez iĝas hafiz...

    ResponderEliminar
  4. Kara ĵeromo,

    La demando pri la vokaloj tre dubigis min, kaj plu ŝajnas problema. Fine, mi decidis uzi tiajn formojn, kiaj iom (eĉ se ne multe) faciligu retrovon de arabaj kaj alilingvaj formoj.

    La formoj, kiujn mi uzas en ĉi tiu blogo, ne estas proponataj por ĝenerala alpreno, sed nur por laŭeble konvena konsultado; tial mi elektis pli facile retroveblajn formojn, kvazaŭ kodon.

    Mi ne estas vortaristo, sed nur prezentas miajn cerbumaĵojn por laŭvola konsulto fare de aliaj homoj. Ili filtru kaj kribru la prezentitan materialon, se ili entute trovas ion uzindan.

    Se mi havus tempon por tio, mi volonte lernus pri vortaroj kaj similaj. Tamen ne tiu estas mia kazo, sed nur tiu de simpla uzanto, kiu babilas en sia blogo sen grandaj pretendoj pri normigo kaj similaj entreprenoj. Kaj mia blogo estas nura sonĝo de sonĝanto sonĝata de sonĝanto.

    Sonĝe kaj malsonĝe via,
    Ebrahim, aŭ Ibrahim, laŭ via plaĉo.

    Cetere, ekster la tiel nomataj sciencaj transskriboj, kiam oni venas al la ordinaruloj, eĉ al la evitindaj burokratoj, la diversaj malsistemoj atingas la randon de kaoso en tohuvabohue pluraj transskribkutimoj. Esploru, ekzemple kaj inter aliaj, pri al-Kazzafi / al-Gaddafi / al-Qadhdhafi.

    ResponderEliminar

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: