2010/03/16

Z


zaher/a
1. Ŝajna. Kiel fakvorto, ĝi signifas la eksteran aspekton de iu difinita estaĵo.
Allaho estas zahera; tio estas, ĝi manifestiĝas per ĉiu estaĵo.
Komparu: baten/a.

zak/at/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el distribuado de parto de oniaj posedaĵoj al aliaj, pli bezonantaj, homoj.
Komparu: sadak/at/o.

zat/o
1. Ejno; esenco.
Komparu: ĝaŭhar/o.

zavi/at/o
1. Ĥanekaho, fakirejo; tio estas, trejnejo por moridoj.

zekr/o
1. Rememoro, mencio.
2. Mencio (ĉu voĉa, ĉu senvoĉa) de (nomo de) Allaho. Kiel islama praktiko, ĝi kondukas al la sekreta mistero (sero), tio estas, al la plej profunda esenco, de ĉiu estaĵo; tio estas, al Allaho.

ziar/at/o
1. Vizito.
2. Vizito de mazaro. Tia vizito, kiam ĝi alprenas socian dimension, fariĝas komunuma festivalo, en kiu ofte partoprenas ankaŭ neislamanoj. Pilgrima ziarato kutime okazas en la datreveno de la orso de valio.

Y


y
Mi trovis du uzojn de la latina litero "y":
1-e, por transkribi la araban literon ja'.
2-e, kun cirkumflekso, kaj multe malpli ofte kun tremao (dupunkta horizontala supersigno), por transkribi la araban literon ĝim, kies cetere plej ofta prononco en la nuntempa uzo de la araba lingvo estas "ĵ", kaj multe malpli ofte "g" (ekzemple, en la norda duono de Egiptio, sed ne en la loka uzo de la araba en la berbera oazo Siŭa; kaj en kelkaj vortoj en aliaj lokoj, kiel gles (=li sidis, li loĝis) aŭ gezzar' (=buĉisto) en Maroko).

V


v
Mi uzas "v" por transkribi la araban literon ŭaŭ, kiam ĝi troviĝas antaŭ vokalo.

vahed
1. Unu sola el pluraj. Kiel fakvorto, Allaho estas vahed en rilato al la estaĵoj, sed ahad en si mem.

vali/o
1. Tiu, kiu atingis homan perfektecon kiel enkorpiĝo de virtoj respondaj al esmoj, do sefatoj, de Allaho.
2. (Alia difino) Homo, kies ecoj tiel plene kaj perfekte spegulas la ecojn de Allaho, ke estas malfacile distingi, kie finiĝas lia homeco kaj komenciĝas lia superhomeco.
3. Ĉefa majstro (ŝajĥo) de sufa skolo, kiu plej perfekte enkorpigis la idealon de tiu skolo.

vird/o
1. Tuto de la tekstoj, kiun islamano periode recitas kiel taskon de ehsano.

vodu/o
1. Minora ablucio.
Komparu: gosl/o.

W


w
1. Mi trovis, ke la araba litero ŭaŭ estas ofte transskribata latinlitere kiel w, precipe kiam ĝi ne sekvas la vokalan signon, kiun oni plej ofte transskribas o, ouu. Por legi pri miaj tiurilataj transskribprincipoj iru al mia blogero pri la litero ŭ.

X


x
Mi trovis du uzojn de la latina litero "x" por transkribi arabajn literojn:
1-e, por transkribi la araban literon ŝin, en diversaj lingvoj de la Ibera Duoninsulo (Andaluso): eŭska, kastilia, kataluna, portugala kaj aliaj.
2-e, por transkribi la araban literon ĥa', precipe en transkriboj fare de lingvistoj, verŝajne pro rekta aŭ nerekta influo de la helena khi / ĥi aŭ de la cirila ĥ.

Ŭ


ŭ
Mi transkribas la araban literon ŭaŭ laŭ diversaj manieroj:
1-e, kiel "ŭ" post la sono de "a".
2-e, kiel "u" kiel transkribo de "o" plus "ŭ". Nur esceptokaze mi transkribas "oŭ", se temas pri vorto, kiu ricevas proksimume tian prononcon en iu lingvo, kiel ekzemple la persa "noŭruzo".
3-e, kiel "v" antaŭ vokalo, kiel okazas en pluraj lingvoj, gravaj por la islama kulturo, kiel la persa kaj la turka.

Ŝ


ŝahad/at/o
1. Unu el la kvin arkanoj de islamo; ĝi estas rito konsistanta el duopa frazo:
aŝhado an laelahaellallah',
ŭa aŝhado anna Mohammadan Rasulollah';
tio estas: mi ŝahadas (atestas), ke estas neniu dio, sed Allaho estas; kaj mi ŝahadas, ke Mohammad estas rasulo de Allaho.

ŝajĥ/o
1. Maljunulo. Kiel fakvorto: majstro.

ŝaraf/o
1. Alta rango de honoro.
Komparu: erd/o.

ŝari/at/o
1. Islama leĝaro sur la bazo de la Korano kaj de la Sonnato, komprenataj el jura vidpunkto.
Komparu: fekh/o.

ŝi/at/o
1. Partianaro.
2. Partianaro de Ali kiel sola legitima posteulo de Mohammad kiel imamo de la islama komunumo. Ĝi konsistas el diversaj skoloj aŭ partioj, el kiuj la plej vaste konataj estas la Dekduanoj kaj la Sepanoj aŭ Ismailanoj.
Komparu: sonn/at/o.

ŝi/at/an/o
1. Partiano de Ali kiel sola legitima posteulo de Mohammad kiel imamo de la islama komunumo.
Komparu: sonn/at/an/o.

ŝi/at/ism/o
1. Doktrinoj de la ŝiato.
Komparu: ĥareĝ/ism/o, sonn/at/ism/o.

ŝi/at/ist/o
1. Sekvanto de ŝiatismo.