2010/03/16

B

baj/at/o
1. Ĵurligo inter aliancanoj.
2. Ĵurligo inter Mohammad kaj lia kunularo.
3. Ĵurligo inter majstro kaj disĉiplo.
4. Ĵurligo inter regato kaj regato.

bajram/o
1. Ĉiu el la du ĉefaj festoj de islamo: Granda Bajramo (Korbano, aŭ Festo de Ofero) kaj Eta Bajramo (Festo de Malfasto).

bajt/o
1. Hejmo.
Komparu: ahl/ol/bajt/o, bajt/allah/o.

bajt/allah/o
1. La Kaabato (Kaabo), en Makkato (Mekko).
Alternativaj formoj: bajt/alah/o, bajt/ol/lah/o.

baka/o
1. Restado.
2. Pluekzistemo, daŭremo.
3. Tiu aspekto de ĉio ekzistanta, kiu restas post ties malapero.
Komparu: fana/o.

Bakk/at/o
1. Antikva formo de la nomo Makkato.

barak/at/o
1. Spirita fekundiga influo.

barak/allah/o/fi/k', barak/allah/o/fi/kom
1. Allaho benu cin / vin; Allaho donu al ci /al vi abunde; dankon!

barzaĥ/o
1. Istmo; intera stato inter du diversaj statoj aŭ estaĵoj (ĉu korpe, ĉu anime, ĉu spirite).

basir/at/o
1. Vidkapablo en metafora senco: intuo.

basmal/at/o
1. Nomo de la rita frazo besmellah', uzata ĉe la komenco de ĉiu beninda, barakinda ago.

bast/o
1. Ekspansia vastiĝo spirita, anima aŭ korpa: tio estas, ekesto de diverseco en tiuj tri aspektoj de la realo, kiam la komuna principo de ĉio reala manifestas sin en la arketipoj, identecoj kaj materiaj estaĵoj, kiuj konsistigas la realon.
2. Fazo de ĝojo pro spirita vastiĝo de la animo de vojaĝanto (saleko).
Komparu: kabd/o, salek/o.

baŝar/o
1. Homo.

batel/a
1. Rite senvalora.

baten/a
1. Interna; esotera.

be
1. Deriva pseŭdosufikso en arabdevenaj kunmetitaj vortoj, kiu havas interalie la signifon de la prepozicio "per".

be/sm/el/lah'
1. Per la nomo de Allaho. Tio estas, mi komencas per tio, per kio oni povas (re)koni Allahon; mi komencas per tio (aŭ dank' al tio), pro kio la eblaj estaĵoj povas ekesti (anstataŭ malesti) kaj fariĝi realaj. Ankaŭ: Per la Di-nomo.

be/sm/el/lah/er/rahman/er/rahim'
1. Per la nomo de Allaho, la rahmana kaj rahima.

bed/at/o
1. Novismo (jen bona, jen malbona).
Komparu: mohdas/at/o.

beg/o, bej/o
1. Emiro, sinjoro, estro, gvidanto, provincestro, duko.
Komparu: ata/beg/o.

beg/ler/beg/o, bej/ler/bej/o
1. Emiro de emiroj; ĉefemiro.

beg/lik/o, bej/lik/o
1. Provinco regata de bego (bejo); begujo.

begom/o
1. Begino; begedzino.

bent
1. Araba vorto antaŭmetita al la nomo de ies patro, malpli ofte patrino; ĝi signifas "filino (de)".
Komparu: ebn.

borhan/o
1. Demonstro.
Komparu: hoĝĝ/at/o.

borku/o
1. Vestaĵo, kiu kovras la tutan korpon, inkluzive la kapon, kaj kiu permesas vidi tra malpli densa tolaĵo ĉe la okuloj.
Alternativa formo: burĥ/o.
Komparu: heĝab/o, ĥemar/o, nekab/o.

branĉ/o
1. Derivita principo.
2. Apliko de principo.
Komparu: asl/o.

burĥ/o
1. Borkuo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: