2010/03/16

M


ma/
1. Araba prefikso por lokoj, tempoj kaj (malpli ofte) agoj.

Madin/at/o
1. Urbo en okcidenta Arabio, al kiu Mohammad elmigris (heĝris, aŭ heĝiris), kiam oni persekutis lin kaj lian komunumon en Makkato. Etimologie, "La Urbo (de Mohammad)", ĝis tiam konata kiel "Jasreb".
Alternativaj formoj: Madin/o, Medin/o.

magfer/at/o
1. Kovrado de akiritaj difektoj, kvazaŭ restarigo en la origina naturo (fetrato). Sinonimo (samsignifa vorto) de gofrano.

maĝzub/a
1. Pretervole altirita al Allaho. Allaho mem altiris lin al si senkonsidere pri lia volo. Li restas altirita, kvazaŭ li ne revenis el sia vojaĝo; tial li povas ŝajni freneza laŭ la komuna saĝo, interalie ĉar li ne kapablas manifesti sian spiritan staton laŭ komprenebla maniero.
Komparu: salek/o.

mahĝub/a
1. Kovrita per heĝabo.

Mahomet/o
1. Formo de la nomo de Mohammado, sur kiu baziĝas la zamenhofa "mahometanoj" en lia cenzurita Preĝo sub la verda standardo (Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj / Ni ĉiuj de Di' estas filoj.)

mahomet/an/o
1. Islamano. Tiu formo estas evitinda, se oni akceptas la memkomprenon, ke Mohammad ne inaŭguris novan religion, sed nur restarigis la ĉiaman religion en la triopa senco de: sanaj rilatoj inter la homo kaj la sola dio, inter la homoj reciproke kaj interne de ĉiu homo.

mahomet/ism/o
1. Islamo. Tiu formo estas evitinda, se oni akceptas la memkomprenon, ke Mohammad ne inaŭguris novan religion, sed nur restarigis la ĉiaman religion en la triopa senco de: sanaj rilatoj inter la homo kaj la sola dio, inter la homoj reciproke kaj interne de ĉiu homo.

makam/o
1. Daŭra stato sur la vojo al Allaho.
Komparu: hal/o.

Makk/at/o
1. Urbo en okcidenta Arabio, en kiu Mohammad naskiĝis. Tie estas la Kaabato.
Alternativaj formoj: Makk/o, Mekk/o.
Komparu: Bakk/at/o.

malak/o
1. Ĉiu ero de la anima mondo (malakuto), kiu ordigas la korpan mondon (molkon) laŭ determino de la spirita mondo (ĝabaruto).

malakut/o
1. La anima mondo.
Komparu: ĝabarut/o, nafs/o, malak/o, molk/o.

maref/at/o
1. Scio de la vera naturo (hakikato) de ĉio ekzistanta.

masĝed/o
1. Etimologie, soĝudejo.
2. Namazejo. Historie, ĝi estas ne nur ia templo aŭ aŝramo, sed ankaŭ centro de socia vivo. Ĝia unua modelo estis la korto de la hejmo de Mohammad en Madinato.

mastr/o
1. Ofta traduko de rabbo.

masum/a
1. Protektata kontraŭ eraroj en agadoj kaj opinioj.
Komparu: esm/at/o.

maŭled/o
1. Naskiĝtago de Mohammad. Kelkaj islamanoj festas ĝin kiel grandan okazon je la dekdua tago de la unua rabeo (la tria monato de la islama lunkalendaro).

mazar/o
1. Vizitejo.
2. Tombo de valio, kiun oni vizitas por serĉi lian barakaton.
Komparu: ors/o, ziar/at/o.

mazhab/o
1. Skolo de fekho (ritjuro). En la sonn(at)ismo plej konataj estas kvar mazhaboj: hanbalismo, hanif(at)ismo, malekismo kaj ŝafeismo. Kelkfoje oni mencias ĝafarismon aŭ imamismon kiel kvinan mazhabon propran de la dekduana ŝiato.

mehrab/o
1. Niĉo en muro de moskeo, kiu montras la keblaton (la plej mallongan direkton al la Kaabato, kiu estas en Makkato).

mesr/o
1. Armea tendaro, kiu poste fariĝis granda urbo.

minar/o
1. Turo, el kiu muezino tradicie vokas al namazo. Tiu formo de la vorto estas retroderivita el la oficiala "minareto" imite al sugesto de Probal Daŝgupto en lia traduko de Dormanta hejmaro, de Manashi Dasgupta (fakte, lia patrino).

minar/et/o
1. Malgranda, svelta minaro.

minar/eg/o
1. Grandega, masiva minaro.

mirza
1. Amirido, tio estas, princo.

moazzen/o
1. Muezino.

Mohamed/o
1. Alia formo de la nomo Mohammad, apud Mahometo, en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Mohammad/o
1. La araba rasulo, kies instruo estas konata en nia epoko per la nomo "islamo".
Alternativaj formoj: Mahomet/o, Mohamed/o.

Mohammad/on Rasul/o/llah'
1. Mohammad estas rasulo de Allaho. Tiu frazo estas la dua duono de la ŝahadato.

mohdas/at/o
1. Kio ajn ne ekzistis antaŭe kaj ekestas ekde difinita momento.
2. Religia elpensaĵo, kiu ne kongruas kun la instruoj de Mohammad.
Komparu: bed/at/o.

mohsen/o
1. Ehsanano.

mokaddam/o
1. Reprezentanto de ŝajĥo de tarikato.
Alternativa formo: mokadam/o.

mola/o
1. Ulemo, fakulo pri sciencoj de islamo.

molk/o
1. La korpa mondo.
Komparu: ĝabarut/o, malakut/o.

morabet/o
1. Rebatano.
Komparu: almoravid/o.

morid/o
1. Aspiranto sur la vojo de ehsano per iu difinita tarikato aŭ metodo.
Komparu: erad/at/o, ŝajĥ/o.

moshaf/o
1. Materia ekzemplero de la Korano. Tradicie, surpapera ekzemplero de la Korano.

moske/o
1. Masĝedo.

moslem/o
1. Islamano.

mosnad/o
1. Kolekto de hadisoj kun sanado.

movahed/o
1. Taŭhidano.
Komparu: almohad/o.

muezin/o
1. Homo, kiu vokas al namazo per sia voĉo. La unua muezino el la kunularo de Mohammad estis Bilalo, liberigita eksa sklavo, konata interalie pro sia bela voĉo.
Alternativa formo: moazzen/o.

mufti/o
1. Homo, kiu kuraĝas respondi al demando pri fekha (ritjura) afero.

mula/o
1. Islama religia erudiciulo.

mumen/o
1. Imanano.

muzulman/o
1. Islamano. Tiu vorto kelkfoje havas gentan signifon.

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: