2010/03/16

Ĝ


ĝabarut/o
1. La spirita mondo.
Komparu: malakut/o, molk/o, ruh/o.

ĝalal/o
1. Rigoro. Kiel fakvorto, ĝi estas la kuntiriĝa aspekto de ĉio ekzistanta. Alivorte: kabdo.
Komparu: ĝamal/o.

ĝama/at/o
1. Komunumo.

ĝamal/o
1. Belo. Kiel fakvorto, ĝi estas la ekspansia aspekto de ĉio ekzistanta. Alivorte: basto.
Komparu: ĝalal/o.

ĝann/at/o
1. Paradiza ĝardeno.

ĝaŭhar/o
1. Substanco; la materia "principo" de iu difinita estaĵo.
Komparu: ejn/o, zat/o.

Ĝebril/o
1. Nomo de la malako, kiu transdonis la Koranon al Mohammad.

ĝehad/o
1. Alstrebo. Kiel fakvorto, Granda Ĝehado estas spirita alstrebo; Eta Ĝehado estas materia alstrebo.
Alternativa formo: ĝihad/o.

ĝenn/o
1. Subtila estaĵo kun propra volo, kapabla alpreni diversajn formojn kaj plenumi pezajn taskojn. Lia materio estas senfuma fajro (komparu kun la homoj, el koto, kaj kun la malakoj, el lumo). Kelkaj ĝennoj survojas al la Ĝannato kaj kelkaj aliaj al la Fajro. Ankaŭ Ebliso estas ĝenno. Komparu la salamandron (fajran feon) en la instruoj de Paracelso.
Alternativaj formoj: ĝin/o, ĝinn/o.
Komparu: efrit/o.

ĝihad/o
1. Ĝehado.

ĝin/o
1. Ĝenno.

ĝinn/o
1. Ĝenno.

ĝoz/o
1. Tridekono de la Korano.
Komparu: hezb/o, nesf/o, robo/o, somon/o.

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: