2010/03/16

T


tafsir/o
1. Komento de korana teksto por komprenigi ties laŭvortan signifon.
Komparu: tavil/o.

taklid/o
1. Imitado en fekho.
2. Sekvado de majstro, kiun oni taklidas.
3. Tradicio.

taleb/o
1. Studento.
2. Studento de iu aŭ pluraj islamaj religiaj sciencoj.
3. Ano de politika movado, konata kiel talebismo aŭ talebarismo, kiu strebas al starigo de diktatoreca, terora reĝimo por apliki pretendate islamajn regulojn en la publika kaj privata vivoj de la regata socio.

Tiu movado naskiĝis en Afganio en la komenco de la 15-a jarcento post la Heĝrato, tio estas, en la fino de la 20-a jarcento post la naskiĝo de Jesuo, kaj ĉiam uzadis perforton por altrudi sian regpotencon unue en Afganio kaj poste ankaŭ eksterlande, precipe, sed ne nur, en Pakistano.

La ĉefaj fontoj de la talebismo estas, unuflanke, la politikaj interpretoj de la instruoj de la Deobanda skolo, favoraj al malamo de ĉio fremda kaj al socia apartismo kaj superregado de tiuj islamanoj, kiuj komprenas islamon kvazaŭ politikan movadon; kaj la alia ĉefa fonto estas kelkaj malnovaj kutimoj el la sudo de Afganio, delonge kutimiĝinta al hierarkiaj rilatoj en profunde malegalisma socio.

tarik/at/o
1. Metodo. Kiel fakvorto, ĝi estas metodo de ehsano, kaj ankaŭ la tuta sekvantaro de majstro de iu tarikato.
Komparu: mokaddam/o, selsel/at/o.

tasaŭvof/o
1. Sufado.

taŭhid/o
1. Unuigo.
2. Aserto, ke estas neniu dio, sed estas Allaho.

taŭhid/an/o
1. Homo, kiu asertas, ke estas neniu dio, sed estas Allaho.
Alternativa formo: movahed/o.
Komparu: almohad/o.

tavil/o
1. Komento de korana teksto por komprenigi ties originan signifon.
Komparu: tafsir/o.

No hay comentarios:

Publicar un comentario

Se vi volas skribi komenton, bonvolu sendi al mi: